Minejo Hlubina (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Minejo Hlubina - Bohumil Laušman - Hlubina - tio estas nomoj, kiujn havis la minejo Hlubina situanta en Malsupra regiono Vítkovice en Ostrava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Minejo Hlubina (Tiefbauschacht) estis fondita en la jaro 1852 fare de Salomon Mayer Rothschild. La 16-an de novembro 1931 estis aligita al ĝi minejo Šalomoun, kiu devene memstariĝis en la jaro 1939. La origina nomo de la minejo estis la 17-an de julio 1946 ŝanĝita je Minejo Bohumil Laušman, en februaro de 1949 ĝi revenis al la devena nomo Hlubina. La 1-an de januaro 1958 estis al la minejo Hlubina aligita minejo Generál Jeremenko. La 1-an de julio 1987 la minejoj Hlubina kaj Ostrava estis kunigitaj en unun entreprenon Minejo Ostrava kun memstaraj uzinoj.

La Minejo Hlubina ekzistas ekde la jaro 1852 ĝis hodiaŭ, ekspluatado de karbo okazis en la jaroj 1863-1991. Ekspluatitaj estis karbaj galerioj en jaklovecaj kaj hrušovaj tavoloj. La mineja kampo havis areon 382 ha, malfermita ĝi estis per tri ŝaktoj ĝis profundeco 1200 metroj al la 12-a etaĝo. La ekspluatado estis ĉesigita la 30-an de junio 1991 kaj la ŝaktoj estis superŝutitaj. Nuntempe estas en propono de Unesko proklami kiel ŝirma memorigaĵo la minejon Hlubina kun apuda koaksigejo kaj altforna trafiko de ferfabrikoj Vítkovice kaj sekve alirebligi la tutan areon en formo de industria skanzeno.