Minejo Jan Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Minejo Jan Maria estas pereinta nigrakarba minejo en regiono de Hranečník en Silezia Ostrava. Post la eksa minejo restis kelke da memorige ŝirmataj konstruaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La minejo estis fondita en la jaro 1852 fare de Johann Maria Wilczek, post kiu ĝi ricevis ankaŭ sian nomon. La minejo estiĝis per profundigo de mintruon n-ro IV kaj I (sankta Anna) kaj pase de la jaroj ĝi fariĝis signifa fonto de nigra karbo kaj okupiganto de ministoj. La minado dum la unua jardeko ĝojige kreskis, ankaŭ danke al instalo de vapormaŝino kaj kaĝoj. Rilate al grandega apero de metano devis esti elbloviga sekcio de la truo profunda ĉirkaŭ 160 metroj havigita de ventolilo. Antaŭeniro en la profundon kaj disminado de la minejkampo postulis en la jaro 1875 profundigon de la tria kaj la lasta truo en la loko - la ventiga (definitiva profundeco 222 metroj).

Tra la unua vere ĉefa modernigo la ŝakto trairis en Hranečník en la jaroj 1899 ĝis 1909. La minejtruo estis masonigita kaj plilarĝigita en pli larĝan profilon. Super ĝi estis kunmuntita 32 metroj alta ŝtala ŝaktoskafaldo (en 1904). Pruvo de teknika progreso fariĝis vapormaŝino kun povumo 800 ĉevaloj. Kiel dominaĵo elstaris super la areo 50 metroj alta fumtubo de kaldronejo. Pluan rekonstruon (1914-1915) rompis eksplodo de la unua mondmilito. La ministoj havis tempon por almenaŭ trafika kaj administra konstruaĵoj kun lampejo, savstacio, ordinejo de kuracisto kaj kancelarioj por oficistoj kaj inspektistoj. Danke al tiuj ĉi disponoj la minado plialtiĝis el proksimume 70 - 80 000 tunoj pojare ĝis 150 000 tunoj dum la militaj jaroj. En la jaro 1928 la ĉeftruo atingis finan profundecon 453 metroj. Proksime de la areo elkreskis domaro Hranečník, en kiu loĝis proksimume mil homoj.

Ĝenerale eblas diri, ke la minejoj de Wilczek, kun koridoroj de plejparte maplpli grandaj fortoj kaj en pli grandaj profundecoj, havis malaltan rentabiliton de la minado. Post morto de la maljuna grafo Johano Nepomuk daŭrigis en lia laboraĵo lia filo Hans. Sed li nenion ŝanĝis en fakto, ke la Ŝtonminejoj kaj koaksigejo de Johano Wilczek, al kiuj krom la minejo Jan Maria apartenis ankaŭ minejoj Triunuo, Ema kaj Michálka, troviĝis en rolo de randa minadafero. Danke al bezonoj de la milita maŝinaro la ostrava-karvina karba baseno fariĝis por Tria regno strategia fonto de brulmaterialo.

Definitivan finon de la entreprenado de grafoj Wilczkidoj alportis naciigo de la peza industrio en la jaro 1945. Je du jaroj pli poste Minejo Jan Maria enkadre de ŝtata entrepreno Ostravaj-karvinaj ŝtonminejoj unuiĝis kun Minejo Zárubek. En la postmilita periodo la ministoj finminis la karbajn provizojn, inkluzive de pilieroj. En la jaro 1963 la minado en Hranečník finiĝis. Post la ŝakto restis memorige ŝirma la trua kaj la administra konstruaĵoj. En la rekonstruitaj spacoj troviĝas hotelo Jan Maria.

Referencoj[redakti | redakti fonton]