Minetest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minetest

Logoo de la ludo

Logoo de la ludo
Dato de lanĉo februaro 2011
Videoludilo persona komputilo, saĝtelefono, tabulkomputilo, Android
Licenco Pli Malgranda Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita
Tipo de videoludo nonlinear gameplay, sandbox game, aventura videoludo, transviva videoludo
Maniero de ludado unuludanta videoludo, plurludanta videoludo
Lingvo Plurlingva (Uzas la lingvon de la operaciumo)
Regiloj komputila klavaro, komputila muso, tuŝekrano
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Minetest (Origine nomita test-c55) estas videoludo bazita sur libera programaro por GNU/Linux, FreeBSD, Microsoft Windows, Android kaj Mac OS.[1] la ludo kreas hazarde mondon formita plejparte de blokoj, el kiuj la ludanto povas akiri materialojn per kiuj kontrui aŭ fabriki objektojn. La ludo estis kreita en 2010 sub la gvido de Perttu Ahola (ankaŭ konata kiel "celeron55") kaj, ekde tiam, kun helpo de kreskanta komunumo de programistoj.

Minetest estas inspirita en aliaj ludoj kiel Infiniminer, Minecraft, kaj similaj. La celo de la ludo estas la kreema konstruado de strukturoj faritaj de blokoj el malsamaj teksturoj en 3D-mondo[2][1]

La ludantoj povas elekti du ludmanieron: Supervivado, en kiu oni devas kolekti ĉiujn materialojn permane; kaj Kreema, en kiu la ludanto posedan senliman kvanton da ĉiu materialo kaj ankaŭ povas flugi.[3] Ambaŭ ludmanieroj ludeblas unuope aŭ plurope.

Ĉefe la ludo havas du celojn: Esti facile modifebla (per Lua) kaj povi esti uzite native en novaj kaj malnovaj komputiloj. tial Minetest funkcias per C++ kaj uzas la 3D-bildmotoro Irrlicht.[3][1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Minetest retpaĝo (angle). Alirita 16a de novembro 2013.
  2. Free open-source Minecraft-inspired game (angle). Arkivita el la originalo je 2012-08-09. Alirita 16a de novembro 2013.
  3. 3,0 3,1 Minetest, Free and Open Source Sandbox Game Inspired by Minecraft. Alirita 16a de novembro 2013.[rompita ligilo]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Minetest en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]