Mingora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mingora
urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 279 914  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 46′ N, 72° 22′ O (mapo)34.77166666666772.36Koordinatoj: 34° 46′ N, 72° 22′ O (mapo) [+]
Alto 984 m [+]
Mingora (Ĥajber-Paŝtulando)
Mingora (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Mingora
Mingora
Situo de Mingora
Mingora (Pakistano)
Mingora (Pakistano)
DEC
Mingora
Mingora
Situo de Mingora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mingora [+]
vdr

Mingora, paŝtune مینګورہ, urdue مینگورہ estas komerca urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, en Sŭat distrikto. Mingora apartenas la la plej grandaj urboj en la provinco, tamen ne havas sidejan funkcion.

Hotelo en Mingora

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mingora situas en rivervalo de altebenaĵo en nordokcidenta Pakistano. La kantona ĉefurbo Sajdu Ŝarif troviĝas nur 2, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 114, Islamabado 135, Rawalpindi 145, Fajsalabado 381, Lahoro 403, Multano 516, Kveta 712, Sukur 854, Hajderabado 1113, Karaĉio 1217 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj budhanaj restaĵoj kaj skulptaĵoj estis malkovritaj proksime de Mingora en la rivervalo. Ĉe la flughaveno de Sajdu Ŝarif tomba kulturo estis malkovrita de italaj arkeologoj kaj datita ĝis 1000 antaŭ Kristo. En 2007 dum la talibana ribelo Mingora estis invadita de la talibanoj. Ili transprenis la estrecon. La subpremo de edukado de knabinoj fariĝis tuja en la urbego. Post 2 jaroj Mingora revenis al ŝtata pakistana kontrolo.

Domoj en Mingora

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2012
0 51 117 88 078 174 469 231 370

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Marketo en Mingora

Mingora estas komerca kaj serva urbo, krome la fremdultrafiko estas grava. La urba ĉirkaŭaĵo estas tradicie agrikultura loko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mingora havas trairan ĉefvojon kaj solan flankovojon. Riĉa vojreto ne povas esti pro la altebenaĵo, tial la urbego ne havas fervojan kontakton. La flughaveno funkcias en la najbara Sajdu Ŝarif.

Bildoj pri Mingora
Strato
Panoramo
Muzeo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mingora situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa jara temperaturo estas 19,3 °C. Junio estas la plej varma monato kun meza temperaturo de 29,2 °C. La plej malvarma monato januaro havas averaĝan temperaturon de 7,5 °C. La jara precipitaĵo averaĝas 897 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Mingora naskiĝis Malala Yousafzai, aktivulino pri homaj rajtoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]