Arthur et les Minimoys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minimoys)
Arthur et les Minimoys
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Luc Besson kaj Céline Garcia
Lingvoj
Lingvo origine la franca
Eldonado
Ĝenro porinfana romano
vdr

Arthur et les Minimoys ("Arturo kaj la Minimojoj") estas la serio de entute kvar franclingvaj porinfanaj libroj verkitaj de Luc Besson, kiuj rakontas la travivaĵojn de 10-jaraĝa knabo nomita Arthur, kaj ankaŭ estas la titolo de la unua el tiuj porinfanaj libroj.

Anticipante la aperon de samnoma filmo Arthur et les Minimoys la 13-an de decembro 2006, la libroj estis reeldonitaj de eldonejo Intervista.

  1. Filmo Arthur et les Minimoys estas adaptita de la du unuaj libroj.
  2. Filmo Arthur et la Vengeance de Maltazard estas adaptita de la tria libro.
  3. Filmo Arthur 3 - la Guerre des deux mondes estas adaptita de la kvara libro.

Arthur et les Minimoys (2002)[redakti | redakti fonton]

Arthur et les Minimoys
Arthur et les Minimoys

("Arturo kaj la Minimojoj")

Arthur estas zorgoplena. Malbona domkonstruisto nomita Davido planis forpreni la belan domon de lia avino, kie li estas ferianta. Li ne povas kalkuli pri la helpo de siaj gepatroj, kiuj senatente lasis lin tie. Li ankaŭ ne povas atendi sian avon, mistere malaperintan antaŭ kvar jaroj. Kaj, des pli malfeliĉe, Arthur estas ne pli ol dek-jaraĝa... Eble li povus kalkuli pri la helpo de Alfred, lia dika hundo, pli amema ol inteligenta? Aŭ eble troviĝas en la biblioteko de lia avo mistera dokumento, kiu ebligos al li transiri en la landon de Minimojoj...

Nur ili ankoraŭ povas savi lin!

Arthur et la cité interdite (2003)[redakti | redakti fonton]

Arthur et la cité interdite
Arthur et la cité interdite

("Arturo kaj la malpermesita civito")

Arthur, Sélénia kaj Bétamèche pludaŭrigas sian iradon tra la sep teroj. Ili devas retrovi la avon de Arthur, ĉar nur li scias kie estas kaŝita trezoro, kiu ebligos al la knabeto kontraŭstari la planojn de Davido. Sed M. la malbenita faros ĉion eblan por malebligi al niaj tri herooj atingi sian celon. Ĉu Arthur malkovros sian avon ĝustatempe? Ĉu li trafos la koron de princino Sélénia? Kune, ĉu ili sukcesos, spite mortdanĝeron, savi la minimojan vilaĝon?

Arthur et la vengeance de Maltazard (2004)[redakti | redakti fonton]

Arthur et la vengeance de Maltazard
Arthur et la vengeance de Maltazard

("Arturo kaj la venĝo de Maltazard")

"Helpon!" Tiu helpkrio skribita sur rizgrajno transdonita de mesaĝista araneo plej ekscitas Arthur-on: "Minimojoj estas endanĝerigitaj. Oni ne malŝparu plian sekundon!". Ĝuste en tiu momento lia patro decidas forveturi pli frue ol antaŭplanite kaj jam malpaciencas ĉe la stirrado de sia aŭto. Terurite, Arthur apenaŭ havas tempon sciigi tion al sia avo Archibald: eble tiu ĉi povus fari ion anstataŭ li... Sed imagi Sélénia-n baraktantan inter vivo kaj morto estas al li neelteneble.

Helpate de sia hundo Alfred, li eskapos el siaj gepatroj kaj dumnokte aliros la domon de siaj geavoj.

Baldaŭ estas noktomezo: decida horo, kiam lunradio trairos la lornon de Archibald kaj provokos la malfermon de trapasejo al la mondo de Minimojoj. Ve, nubo ŝvebas en nokto kaj ekkaŝos lunon...

Arthur et la guerre des deux mondes (2005)[redakti | redakti fonton]

Arthur et la guerre des deux mondes
Arthur et la guerre des deux mondes

("Arturo kaj la milito inter la du mondoj")

La plej granda malbono estas timenda ĉar M. la malbenita profitis la malfermon de lunradio por kreski kaj trapasi en la alian mondon, tiun de homoj. La forpuŝa kreitaĵo nun estas 2 metrojn kaj 40 centimetrojn alta kaj ĝi estas decidinta konkeri tiun ĉi novan mondon.

Antaŭ la amplekso de la danĝero, Arthur kaj liaj amikoj uzos ĉiajn ruzojn por profiti el plej neatenditaj okazaĵoj kaj ĉion fari por fiaskigi la teruran planon de Maltazard.

Tamen, ĉu tio ne estas antaŭperdita kaŭzo kiam oni estas nur du milimetrojn alta?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]