Minista muzeo Landek Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minista muzeo (Ostrava))
Minista muzeo Landek Park
ĉeĥe: Hornické muzeum Landek Park
muzeo
Areo de la muzeo
Oficiala nomo: Hornické muzeum Landek Park
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj
Parto de Minejo Anselm
Tipo de muzeo minista memorindaĵo skanzeno
Situo Minista muzeo Landek Park
 - koordinatoj 49° 51′ 59″ N 18° 15′ 41″ O / 49.86639 °N, 18.26139 °O / 49.86639; 18.26139 (mapo)
Areo 0,1 km² (10 ha)
Orogenenezo
montariĝo
Landek
Por publiko jes
Plej facila aliro Hlučín, Píšť, Šilheřovice, Ostrava
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hornické muzeum Ostrava
Retpaĝo: www.landekpark.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ekspluatiga maŝino
Rimenaro de savisto
Firmigo de koridoro

Minista muzeo Landek Park estas la plej granda entreprena muzeo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en Petřkovice ĉe Ostrava sub monteto Landek. Tiea koneksa areo havas areon 10 hektarojn, kio farigas el ĝi la plej grandan muzean areon en la tuta respubliko. La muzeo estis malfermita la 4-an de decembro 1993, simbole en festotago de sankta Barbara, la patronino de ministoj. La loko, proponita en liston de Unesko, enhavas konservitan areon de Minejo Anselm. Krom supraĵa ekspozicio de maŝinoj kaj ekipaĵoj, la subtera ekspozicio kaj ekspozicio de minejaj savaferoj oni trovos ĉi tie ankaŭ rekonstruon de sidejo de ĉasistoj de mamutoj. En la areo estas ankaŭ multnombraj sportejoj, kiel ekz. ludejo por stranda volejbalo, tenisaj ludejoj, ciklokrosa vojo aŭ akvista kaj ŝnurega centrejoj. En la areo troviĝas kapelo de sankta Barbara.

La karbominejo situas en geologie plej orienta loko de Ĉeĥa masivo, sed ĉefe en la loko, pruvanta eble la plej malnovan minadon kaj uzadon de nigra karbo en la mondo. Sidejo de ĉasistoj de mamutoj el ŝtona tempo, kiu estis malkovrita dum reguligo de tenisejoj malantaŭ vilao de barono Rothschild, estis konsisto de tiama „civilizadcentro de Eŭropo“ – zono de arkeologiaj trovejoj el paleolitiko, tiriĝanta de aŭstria Willendorf tra Věstonice kaj Předmostí u Přerova ĝis Pollando. Ĉi tieaj paleolitikaj ĉasistoj eble kiel la unuaj en la mondo uzis nigran karbon, kies tavoloj kondukas ĝis supraĵo en deklivoj super Odra super hodiaŭa vojo ĝis la minista muzeo.

La minejtavoloj sub Landek donis bazon al minista fero en Ostrava. Por moderna tempo malkovris ilin minista mezuristo Scholz en la jaro 1782. La minista muzeo estas en la areo de la eksa minejo Anselm, kiu komencis mini en 1835 kaj finis en 1991. En la aŭtentika areo en stilo de industria secesio ĝi interkonatigas kun la loka historia evoluo de karbominado. Ĉar la minejtruo estas jam superŝutita, la enirejo en ekspozicion de galerioj estas el keletaĝo de eksa premdensigilejo, kien oni veturas per devena minejkaĝo. En 250 m de minejkoridoroj en unu galeria etaĝo el la unua duono de la 19-a jarcento funkcias minejlaborlokoj kun murminado, kun funkciaj ministmaŝinoj kaj lumigiloj.

Konsisto de la muzeo estas 3,5 km longa minista instruvojo, kelke da memorige ŝirmataj objektoj kaj modeloj de prahistoria kaj historia loĝigo en monteto Landek.

Proksime de la muzeo oni povas viziti ankaŭ muzeon de fortikaĵoj en Hlučín.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]