Ministerio pri ŝtatoficistaro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministerio pri malcentralizo, ŝtata reformo kaj ŝtatoficistaro
Ministère de la Décentralisation, de la Réforme de l'État et de la Fonction publique
emblemo
ministerio de Francio
Komenco 1959 (subministerio)
1967 (ministerio)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Hôtel de Seignelay
80 stato de Lille, Parizo 7-a
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o Marylise Lebranchu
Subministro André Vallini
Elstaruloj Edmond Michelet
Anicet Le Pors
Michel Durafour
Lingvoj

franca

Filioj General directorate of the French administration vd
Retejo Ministerio pri ŝtatoficistaro
vdr

La ministerio pri ŝtatoficistaro estas ministerio de la franca registaro komisiita pri konduko de la politiko pri ŝtatoficistaro. Ĝi efektivigas la registaran politikon pri ŝtata dungado, en rilato kun la aliaj dungantoj, kiuj estas la teritoriaj kolektivumoj kaj la ŝtata sana, socia kaj socialmedicina sektoro. La 16-an de majo 2012, Marylise Lebranchu estis nomumita ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro. La 2-an de aprilo 2014, ŝia titolo fariĝis ministro pri malcentralizo, ŝtata reformo kaj ŝtatoficistaro en la registaro de Manuel Valls.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala direkcio pri administracio kaj ŝtatoficistaro estis kreita en 1945 por doni al la registaro organizaĵon komisiita pri kompleta vido al la ŝtatoficistaro, sed nur en 1959 aperis subministro, poste ministro en 1967.

La ministerio pri ŝtatoficistaro ne estas en ĉiu registaro de la kvina Respubliko. Kiam ne estas memstara ministro, la titolo « ŝtatoficistaro » kutime aperas en la titolo de alia ministro, tiu pri ekonomio kaj financoj, pri buĝeto aŭ tiu pri laboro. La ŝtatoficistaro estas ofte ligita al « administraciaj reformoj » aŭ al « ŝtata reformo ». En registaroj sen ministro pri ŝtatoficistaro, subministro povas havi tiun oficon.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La atribuoj de la ministro pri ŝtatoficistaro estas fiksitaj per la dekreto n° 2012-780 de la 24-a de majo 2012[1].

Kvankam li estas lokita ĉe la ĉefministro, la ministro pri ŝtatoficistaro agas laŭ delegado de la ĉefministro por granda parto de siaj atribuoj.

La ministro pri ŝtatoficistaro aŭtoritatas, kun la ĉefministro, super la ĝenerala direkcio pri administracio kaj ŝtatoficistaro kaj, kune kun la ministro pri buĝeto, publikaj kontoj kaj ŝtata reformo super la nacia salajropaga servo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]