Ministerio pri Defendo de Ukrainio
| Ministerio pri Defendo de Ukrainio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Міністерство оборони України | |||||
| ministerio pri defendo ministerio de Ukrainio | |||||
| Komenco | 24-a de aŭgusto 1991 vd | ||||
| Lando(j) | Ukrainio vd | ||||
| Sidejo | Kievo | ||||
| Situo | Ukrainio | ||||
| Agareo |
Defendo | ||||
| Estro | Mykhailo Fedorov (ekde 14-a de januaro 2026) | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Ministerio pri Defendo de Ukrainio (ukraine Міністерство оборони України), estas la ministerio de la ukrainia registaro, kiu kontrolas la nacian defendon kaj la Armeo de Ukrainio. La estro de la ministerio estas la Ministro pri Defendo. La Prezidanto de Ukrainio estas la Supera Ĉefkomandanto de la Armeo de Ukrainio.
La ministerio estis establita en Ukrainio la 24-an de septembro 1991[1][2], unu monaton post la rezolucio pri la deklaro de sendependeco de Ukrainio. La ministerio estis respondeca pri la reorganizado de ĉiuj sovetiaj militfortoj sur la teritorio de ukrainia jurisdikcio[3]. En 1994, Ukrainio libervole rezignis pri ĉiuj nukleaj armiloj. La ministerio elspezis signifajn financojn por forigi nukleajn armilojn, militbazojn kaj ekipaĵon por plenumi la postulojn de la Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj en Eŭropo.
En 2022 estis planite provizi 5% de la MEP de Ukrainio por la bezonoj de la Ministerio pri Defendo. En julio 2022, komence de la rusia milito en Ukrainio, la Ministerio pri Defendo de Ukrainio deklaris, ke ĝi elspezas la buĝeton de unu jaro de la ministerio ĉiun monaton dum la milito kontraŭ Rusio[4].

