Saltu al enhavo

Israela Ministerio pri Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela Ministerio pri Edukado
ministerio pri eduko
ministerio de la israela registaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1949 vd
Geografia situo 31° 46′ 5″ N, 35° 13′ 26″ O (mapo)31.768135.2239Koordinatoj: 31° 46′ 5″ N, 35° 13′ 26″ O (mapo)
Landoj Israelo vd
Israela Ministerio pri Edukado (Jerusalemo)
Israela Ministerio pri Edukado (Jerusalemo)
DEC
Map
Israela Ministerio pri Edukado
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ministerio pri Edukado (hebree מִשְׂרַד הַחִנּוּךְ, Misrad haChinnūch, do prononco [misRAD ha ĥinUĤ]; arabe وزارة التربية والتعليم, proksimuma prononco [uiZArat altarBIat ualTAelim]) estas la israela ministerio pri edukado respondeca por la eduka sistemo en Israelo. Ĝia ĉefsidejo estas en Jerusalemo.

Aliaj nomoj estis Ministerio pri Edukado kaj Kulturo (1949–1977, 1984–1990, 1992–1993) kaj Ministerio pri Edukado, Kulturo kaj Sporto (1977–1984, 1990–1992, 1993–1999, 2003–2006).

Ĝi principe respondecas pri la eduka sistemo en Israelo, inkluzive de infanĝardenoj, lernejoj, altlernejoj kaj neformala edukado.

En la pasinteco, ĝi ankaŭ respondecis pri ĉiuj kulturaj agadoj en Israelo, kiel ekzemple kino, teatro, muziko, kaj sportoj kaj atletikaj aktivecoj en Israelo. Ĉi tiu areo inkluzivis, interalie, subtenon por israelaj atletoj kaj organizadon de israela partopreno en internaciaj sporteventoj kiel la Olimpikoj. Respondeco pri la areoj de kulturo kaj sportoj estis transdonita al la Ministerio pri Kulturo kaj Sporto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]