Ministerio pri justico (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ministerio pri justico (Brazilo)
Ministério da Justiça e Segurança Pública
La palaco de justico en Braziljo
La palaco de justico en Braziljo
Fondodato 3-a de julio 1822
Sidejo Braziljo
Estro Anderson Gustavo Torres
Retejo www.gov.br/mj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La brazila ministerio pri justico (portugale ĝia plena nomo estas Ministério da Justiça e Segurança Pública, mallongigo MJSP) estas rekta federacia publika administrada organo, kiu havas inter siaj funkcioj defendi la juran ordon, politikajn rajtojn kaj konstituciajn garantiojn; la kunordigado de Sistema Único de Segurança Pública (unuigita sistemo de publika sekureco), kaj defendo de la nacia ekonomia ordo kaj rajtoj de konsumantoj.

MJSP ankaŭ aktivas batalante kontraŭ drogokontrabandadon kaj rilatajn krimojn, inkluzive per konfisko de havaĵoj, kiuj financas tiajn krimajn agadojn aŭ rezultas el ili, kaj ankaŭ malhelpi kaj kontraŭbatali korupton, monlavadon kaj financadon de terorismo.

La plena regularo pri la aferoj koncerne al MJSP troviĝas en la leĝo n-ro 13.844, de la 18-a de junio, 2019 kaj dekreto n-ro 9.662 de la 1-a de januaro, 2019.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informpaĝo pri MJSP sur la retejo de brazila registaroportugale

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ministerio pri justico

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaro pri MJSP en la retejo de la brazila registaro portugale