Ministerio pri justico (Francio)
Ministerio pri justico | ||
---|---|---|
Ministère de la Justice | ||
![]() | ||
![]() | ||
ministerio pri justico | ||
Dum | 1790 – | |
Geografia situo | 48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 40″ O (mapo)48.8680562.327778Koordinatoj: 48° 52′ 5″ N, 2° 19′ 40″ O (mapo) | |
| ||
Tipo | ministerio (justico) | |
Fondodato | ĉ. 497 : referendario ĉ. 750 : Reĝa kanceliero 1551 : ofico de kanceliero de la sigeliloj 1790 : ministro pri justico | |
Sidejo | Palaco de Bourvallais, placo Vendôme, Parizo, 1-a arondismento (ekde 1719) | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Christiane Taubira | |
elstaruloj | Guillaume de Nogaret Michel de L'Hospital Henri François d'Aguesseau André Joseph Abrial Michel Debré Jean Foyer René Pleven Alain Peyrefitte Robert Badinter Élisabeth Guigou Marylise Lebranchu Dominique Perben Rachida Dati Michèle Alliot-Marie Christiane Taubira | |
Buĝeto | 7,13 milliards d'euros (pour 2011) | |
Dungitaro | 77 542 (2013)[1] | |
Retejo | http://www.justice.gouv.fr/ | |
Jura formo | ministerio de Francio | |
La ministerio pri justico estas ministeria servo de la franca registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo.
Loĝanta en la palaco de Bourvallais, je la 13-a de placo Vendôme, en la 1-a arondismento de Parizo, ĝi estas kromnomata pro metonimio « la Placo Vendôme ».
Ekde la 16-a de majo 2012, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.
Historio[redakti | redakti fonton]
La centraj servoj de la ministerio estas kromnomataj "la chancellerie" (esperantlingve "la kancelierejo"), pro la malnova ofico de "kanceliero de Francio", kiu estis la unua el la gravaj oficoj de la Malnova Reĝimo. La ministro de tiu ministerio havas la apartan titolon de kanceliero de la sigeliloj, hereditan ankaŭ de ofico de la Malnova Reĝimo.
Komisioj kaj atribuoj[redakti | redakti fonton]
La komisioj de la ministerio pri justico estas[2] :
- la administro de la rimedoj de la justico : dungitaro, konstruaĵoj, aparataro kaj komputilaro ;
- la preparo de la leĝtekstoj kaj reglamentoj en iuj sektoroj, kiaj la punjuro, la franca nacieco kaj la familijuro ;
- la responseco pri la homoj konfiditaj al ĝi sekve de juĝo de la juĝa aŭtorito : deliktintaj aŭ endanĝeraj neplenaĝuloj kaj plenaĝuloj ;
- la difino kaj la efektivigo de la grandaj orientadoj de la politiko pri justico : helpo al viktimoj de deliktoj, punpolitiko, batalo kontraŭ organizita krimeco, aliro al la juro kaj al justico ...
Ekzistas juĝaj institucioj sendependaj de la plenuma povo, aparte la supera konsilio de la juĝistaro.
Centra administracio[redakti | redakti fonton]

La centra administracio de la ministerio pri justico konsistas el[3] :
- la ĝenerala sekretariejo ;
- la direkcio pri juĝaj servoj ;
- la direkcio pri civilaj aferoj kaj sigelilo ;
- la direkcio pri kriminalaj aferoj kaj indulgoj ;
- la direkcio pri pundoma administracio ;
- la direkcio pri juĝa protektado de la junularo.
La kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico, estas asistata de la ĝenerala inspektisto de la juĝaj servoj.
Dungitaro[redakti | redakti fonton]
La dungitaro de la ministerio pri justico konsistas el 74 000 personoj.
Ministro[redakti | redakti fonton]
La ministro pri justico estas ankaŭ la kanceliero de la sigeliloj. Aldone al la centra administracio, la minitstro aŭtoritatas super sia asistantaro kaj proparolanto[4].
En la nuna registaro de Jean-Marc Ayrault, la kanceliero de la sigeliloj, ministro pri justico estas Christiane Taubira[5].
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur le retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
- ↑ Le ministère de la Justice. Alirita 9-an de januaro 2011.
- ↑ Dekreto n° 2008-689
- ↑ Organigramo de la ministerio pri justico (6-an de junio 2012). Arkivita el la originalo je 2013-04-13. Alirita 2013-06-27.
- ↑ JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro}}
Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Histoire des structures du ministère de la Justice (1789-1945), Pascal Durand-Barthez, eldoninto "PUF", Parizo, 1973.
- Justice, le ministère infernal, Mathieu Delahousse, eldoninto "Flammarion", 2009.
- JORF, n°JUSG0814277D, dekreto n° 2008-689 de la 9-a de julio 2008 pri la organizado de la ministerio pri justico}}