Ministerio pri stultaj irmanieroj
Ministerio pri stultaj irmanieroj | |
---|---|
![]() | |
Originala titolo | The Ministry of Silly Walks |
Elsendo | |
La Ministerio pri stultaj irmanieroj angle: (Ministry of silly walks) estas skeĉo el parto 14 de Monty Python's Flying Circus, titolita Face the Press, por la unua fojo elsendita en 1970. En Monty Python Live at the Hollywood Bowl oni prezentis malplilongigitan version.
La skeĉo temas pri la ministro (John Cleese) de fikcia brita ministerio kiu kontrolas la disvolviĝon de la subvencio de stultaj irmanieroj angle: (silly walks). Cleese piediras en diversaj stultaj manieroj dum la skeĉo, kaj tio nepre estas la fonto de la populareco.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Video de la skeĉo (de la oficiala Monty Python kanalo ĉe YouTube)
- Monty Python en Britain's Top 50 Comedy Sketches