Ministerio pri supera instruado kaj esplorado (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ministerio pri supera instruado kaj esplorado
Ministère de l'Enseignement supérieur et de la Recherche
Dosiero:Logo mesr.gif
tipo franca ministerio
fondodato 18-a de majo 2007
sidejo 21, rue Descartes
Parizo 5-a arondismento
estro Benoît Hamon (ministro pri supera instruado kaj esplorado)
buĝeto 24 16 miliardoj da eŭroj (2009)
dungitaro 11 253 (2013)[1]
240 000 (2011 - ODAC)
lingvoj franca
Retejo Oficiala retpaĝo de la ministerio
v  d  r
Information icon.svg

La ministerio pri supera instruado kaj esplorado (france "Ministère de l'Enseignement supérieur et de la Recherche" aŭ MESR) estas unu el la du francaj minsierioj komisiitaj pri instruado kaj la ĉefa ministerio komisiita pri esplorado[2]. Ĝi situas je la numero 21 de strato Descartes, en la 5-a arondismento de Parizo, en la malnovaj lokoj de École polytechnique.

Historio[redakti | redakti fonton]

Le ministerio arigas du atribuojn, kiuj historie estis partoj de la ministerio pri edukado. La registaro de la Popola Fronto enhavis, en 1936, subsubministron pri scienca esplorado ĉe la ministro pri edukado, sed ĝi malaperis ekde junio 1937. En la registaro de Pierre Mendès France, ekde 1954, ekzistis en iuj registaroj subministerio ĉe la prezidanto de la Konsilio pri scienca esplorado kaj teknika progreso[3].

Memstara ministerio pri scienca esplorado aperis en la registaro de Michel Debré. Ekde tiam, esplorado aperis en pluraj registaroj en la titolo de ministerio aŭ de delegita ministerio, akompanata de la « atomaj kaj spacaj temoj » aŭ arigita kun industrio aŭ supera instruado.

La aŭtonoma subministerio pri universitatoj aperis en la 1-a registaro de Jacques Chirac en 1974 antaŭ ol fariĝi memstara ministerio en 1978 en la 1-a registaro de Raymond Barre. Ekde 1981, supera instruado estas denove ligita al edukado, tamen kun iu aŭtonomeco en delegita ministerio aŭ subministerio. Ministerio pri supera instruado kaj esplorado estas kreita por la unua fojo en 1993, en la registaro de Édouard Balladur. Ĝi estis rekreita en 2007.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La ministerio pri supera instraudo kaj esplorado, en 2006.

La nuna organizado de la ministerioj pri edukado kaj de tiu pri supera instruado kaj esplorado estis decidita en 2006, kaj ĝi estis modifita en marto 2009[4].

La ministro pri supera instruado kaj esplorado disponas pri du grandaj direkcioj : la ĝenerala direkcio pri supera instruado kaj profesia integriĝo kaj la ĝenerala direkcio pri inovado.

Komunaj servoj[redakti | redakti fonton]

Tri servoj estas komunaj al la du ĝenralaj direkcioj :

  • Servo pri strategia kunordigo kaj teritorioj ;
  • Servo pri grandaj konstruprojektoj ;
  • Subservo pri informsistemoj kaj sciencaj studoj.

Malcentrigitaj servoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiu el la tridek edukaj distriktoj, la ministerio estas reprezentata de edukdistrikta estro (france "recteur d'académie"), kanceliero de la universitatoj, kies servoj estas komunaj kun tiuj de la ministerio pri edukado.

En ĉiu regiono, la ministerio estas reprezentata, pro siaj atribuoj pri esplorado, inovado kaj rilatoj inter scienco kaj socio, per regiona delegito pri esplorado kaj teknologio. Konsilanto de la edukdistrikta estro, li zorgas pri la antaŭiro de la esplorado en la regiono kaj favorigas teknologiajn transiĝojn.


Atribuoj de la ministro[redakti | redakti fonton]

La ministro pri supera instruado kaj esplorado preparas kaj plenumas la politikon de la registaro por la kresko de la supera instruado.

Ministro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la francaj ministroj pri supera instruado.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de la francaj ministroj pri esplorado kaj teknologioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (PDF) Dungitaro de la ministerio en la jaro 2013 sur la retpaĝo www.performance-publique.gouv.fr
  2. La ministerio pri agrikulturo enhavas ĝeneralan direkcion pri instruado kaj esplorado
  3. Jean-Louis Crémieux-Brilhac. (2012) La scienca politiko de Pierre Mendès France. Armand Colin, p. 192.
  4. Dekreto n° 2006-572

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Oficialaj tekstoj[redakti | redakti fonton]