Minusstreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minusstreko estas la Askia signo numero 45 (-, unikode U+002D), heredaĵo de la malnovaj tajpiloj kaj klavo de la nunaj klavaroj.

En la tajpila epoko minusstreko servis por prezenti ĉiajn mezliniajn strekojn horizontalajn: streketon, haltostrekon, minuson; ankaŭ trastrekon kaj grafikan horizontalon en Askia arto, ekz‑e :-). Tiujn diversajn funkcion oni distingis per la kunteksto: uzo antaŭ cifero (-1, p. 22-34), ĉirkaŭaj spacetoj (Fino bona - ĉio bona, x - 1), malesto de tiaj splacetoj (ĉi-jare).

Nuntempe tiujn rimedojn oni plu uzas en la egalpaŝaj tiparoj. Oni uzas la minusstrekon en programlingvoj kaj aliaj formalaj lingvoj komputadaj, kie la celatan sencon (ekz‑e ĉu streketo aŭ minuso) la programo rekonas aŭtomate. Ekz‑e en Teĥo:

ekz-e $(a-b+1)$ estas kompostata kiel

kun streketo en ekz‑e kaj minuso en la formulo. Eĉ pli ol tio, minusstreko estas la sola akceptebla maniero kodi minuson en programlingvaj formuloj (ekz‑e en tiuj de C aŭ de Microsoft Excel): provo uzi en tia formulo la unikodan minuson kaŭzos erarraporton kaj forĵeton de la programo (plimulto da programlingvoj akceptas en tiaj lokoj nur signojn Askiajn).

La modernaj komputilaj tiparoj, ankaŭ la egalpaŝaj, nun disponigas multe pli riĉajn signarojn ol la malnova Askio; ankaŭ disponeblas la diversaj strekoj horizontalaj. Estas utile havi signobildojn por la haltostrekoj kaj streketoj, ankaŭ en la tiparoj egalpaŝaj, ekz‑e por ebligi legadon de retpaĝoj (kiuj plej ofte diferencigas la strekojn) per tiaj tiparoj, ekz‑e uzante terminalojn kie nur tia tiparo estas disponebla.[noto 1] Sekve la tiparaj dizajnistoj, por diferencigi la signobildojn, emas en la modernaj tiparoj mallarĝigi la minusstrekon (tradicie ĝi estis samlarĝa kiel n; tiel ekz‑e en Lucida Sans UnicodeFree Mono — vd la bildon). Tio fuŝas ĝian prezenton en la plej ofta ĝia apliko, en la programoj kaj aliaj formalaj lingvoj; kaj sekve de tio en prozo oni nun emas duobligi la minusstrekojn prezentajn haltostrekojn (sed tio maleblas en la programlingvoj, kp la krementojn en C: i--).

Signobildoj de minusstreko en egalpaŝaj kaj proporcia tiparoj. Grize estas markitaj la signoj malkonvenaj al la egalpaŝaj tiparoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam tio ne estas nepraĵo: inteligenta foliumilo, ekz‑e Linko, scipovas aŭtomate anstataŭgi mankantajn haltostrekojn per unu aŭ pluraj minusstrekoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]