Miobatraĥedoj
Aspekto
(Myobatrachidae) | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||

La miobatraĥedoj[1] aŭ miobatrakedoj kaj laŭ la latina scienca nomo myobatrachidae (komune konataj kiel "aŭstraliaj grundoranoj") estas familio de ranoj troviĝantaj en Aŭstralio kaj Novgvineo. Ili grupiĝas en la biologia ordo anuroj, science latine anura, kaj en la subordo novbatrakoj, science latine neobatrachia. Membroj de tiu familio ege varias laŭgrande, el specioj malpli ol 1.5 cm longaj, al la dua plej granda rano en Aŭstralio, nome la giganta strirano (Mixophyes iteratus), 12 cm longa. La tuta familio estas ĉu surteraj aŭ akvoloĝantaj ranoj, kaj ne estas arboloĝantaj specioj. Sian latinan nomon ili ricevis de la zoologo Hermann Schlegel, kiu en 1850 unuafoje priskribis ilin.
Taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Genro Heleioporus
- Genro Neobatrachus
Bildogalerio
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- ADW: Information (angle)
- Harold G. Cogger, Richard G. Zweifel kaj David Kirschner (2004). Encyclopedia of reptiles and amphibians, dua eldono, eldonejo Fog City Press, San-Francisko resp. Petaluma, kantono Sonoma en Kalifornio, Usono. ISBN 1-877019-69-0. (angle)
- Anstis, M. 2002. Tadpoles of South-eastern Australia. Reed New Holland: Sidnejo.
- Günther E. Freytag, Bernhard Grzimek, Oskar Kuhn kaj Erich Thenius (eld.): Lurche, en: Grzimeks Tierleben, volumo 5: Fische 2, Lurche. Lizenzausgabe im dtv, Munkeno 1980, ISBN 3-423-03204-9 (germane)
- Osvaldo A. Reig, 1958: Proposiciones para una nueva macrosistematica de los anuros (Nota preliminar). eldonejo Physis. Bonaero, vol. 21 (hispane)


