Miogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Miogo
Miogo
Miogo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida Liliopsida
Ordo: Zingiberales Zingiberales
Familio: Zingibracoj Zingiberaceae
Genro: Zingiber Zingiber
Specio: Miogo Z. mioga
Zingiber mioga
(Thunb.) Roscoe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Miogo (latine: Zingiber mioga) estas staŭdo en la familio Zingibracoj. Ĝi estas uzata kiel manĝmaterialo.

La originejo de miogo estas Orienta Azio (modera klimato). Indiĝenoj de miogo troviĝas en kamparo de Japanujo, sed nur en tie, kie homoj estis vivantaj; plie, sovaĝa speco ne troviĝas, kaj la kromosomo estas je kvinobla malboneco kun monoploida nombro x=11, do diploida fazo 2n havas 5x=55 kromosomojn. Do estas konjektebla, ke miogo estis enportita el la kontinento, kaj kultivata en Japanujo. Spikoj kaj junaj ĝermoj de miogo estas uzataj kiel manĝmaterialo. Miogo estas hermafrodito. La floro havas stamenojn kaj pistilojn kune, sed preskaŭ sterila pro kvinobla malboneco de la kromosomo: eĉ se ĝi fekundiĝas, apenaŭ reproduktos semon je la sama nombro da kromosomoj ol la generinto. Konsekvence, miogo reproduktiĝas ĉefe per vegetativa reproduktado de subtera tigo. Tre malofte reproduktas semon se la temperaturo estas alta dum somero kaj aŭtuno. La parto trovata sur tero, kio similas tigon kun folio, ne havos floron, nomiĝas falsa tigo.

Miogo kiel manĝmaterialo

La spiko de miogo, nomiĝas "flormiogo" (japane: hanamjooga, 花みょうが) aŭ "miogo" (japane: mjooga, みょうが) kiel manĝmaterialo, enhavas 3-12 burĝonojn antaŭ florado. Do tiu parto iam nomiĝas "florburĝono". Dume la juna germo blankigita, kaj sekve hel-ruĝita sub malforta lumo, nomiĝas "miogobambuo" (japane: mjoogatake, みょうがたけ). Flormiogo troviĝas dum malfrua somero kaj frua aŭtuno, do estas frandata kiel manĝmaterialo sciiganta alvenon de aŭtuno. Dume "miogobambuo" estas manĝmaterialo de printempo.

La unika aromo estas ŝatata, kaj la karakteriza ruĝo plezurigas manĝantojn. Sekve, miogo estas uzata kiel kondimento por fagopiraĵo, someno ktp. Ĉi-okaze, ĝi estas uzata kiel spica legomo. Krome, miogo estas uzata kiel sendependa manĝmaterialo por tempuro, sunomono, entenaĵo de misosupo ktp. Miogo estas laŭsezona legomo de somero. Ĉe agrikulturisto, miogo estas ĉiam kultivata, same ol zantoksilo kaj kriptotenio, en ombrejo de fruktoĝardeno, malantaŭa ĝardenoĝardena arbareto, por uzi kiel kondimento.

La elemento de tiu unika aromo estas unu el α-pinenoj. La elemento de tiu ruĝo estas malvicino, unu el antosianino, pigmento solvebla en akvo. En la korpo de miogo, malvidino estas ligita kun unu molekulo de glukozo, do troviĝas kiel malvidino-unuglikosido.

Popoldire "miogo forgesemigas manĝintojn", sed miogo ne enhavas tian elementon laŭ dieta scienco. Kontraŭe, iuj konjektas, ke tiu aromelemento havas efikadon de fortigi koncentreblecon de homoj[mankas fonto]. Miogo enhavas multan azoton kaj multan kalion inter neorganikaj elementoj. Miogo enhavas ankaŭ multan manĝaĵofibron (kruda fibro).

Referencaj bildoj