Miokardio
Aspekto

La miokardio - fake anatomie per latina termino myocardium - laŭ vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas la "muskola tuto de la koro".[1] La miokardio aŭ kormuskolo formas la plej grandan parton de la kormuro. Ĝi estas ĉirkaŭita ekstere de la epikardio kaj interne de la endokardio.

la aŭriklaj kaj ventriklaj muskoloj
La kormuskolo estas kava muskolo kun makroskopa (buklosimila, interkonektita) strukturo specifa por ĝia kuntiriĝo, kiu reduktas la volumenon de la korĉambro. La muskolfibroj de la ventrikloj kuras supraĵe (subepikardie) direkte al la apekso de la koro, poste batas internen ĉe la "kora vortico" (vortex cordis) kaj revenas al la kormuro kiel profunda (subendokardia) muskola tavolo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto miokardio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 489. Iom kontraŭdire estas ke jam en la unua eldono de 1970 estas aldona rimarko "Evitenda estas la uzo de kardio anstataŭ kardjo", sed en la tuta PIV, nek 1970 nek 2020, ne aperas unusola mencio pri "miokardjo" aŭ "endo-" respektive "epikardjo". Malgraŭ tiu rimarko, pri kiu oni ne scias, kiu el la PIV-teamo enmetis ĝin, do ne estas dokumentita pruvo pri ekzisto de laŭdire "nepre preferenda" esperantlingva formo "miokardjo".