Mioveni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mioveni
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 115400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 317  (2021) [+]
Loĝdenso 577 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 57′ N, 24° 56′ O (mapo)44.95527777777824.935555555556Koordinatoj: 44° 57′ N, 24° 56′ O (mapo) [+]
Alto 417 m [+]
Areo 50,79 km² (5 079 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Mioveni (Rumanio)
Mioveni (Rumanio)
DEC
Mioveni
Mioveni
Situo de Mioveni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mioveni [+]
vdr

Mioveni [miovenj] estas urbo en la distrikto Argeș. La urbo havis 31 998 loĝantojn en 2011. En Mioveni situas la Dacia-fabriko. Apude estas la urbo Pitești.

Antaŭe la urbo nomiĝis Colibași.

Dacia-aŭtofabriko[redakti | redakti fonton]

La fabriko malfermiĝis en 1966.[1] Ĝi komence produktis francajn Renault-veturilojn laŭ licenco. Tiuj personaŭtoj ne plenumis la okcidentajn kvalitpostulojn kaj vendiĝis antaŭ ĉio en Rumanio. En 1989 la fabriko havis ĉ. 28 000 dungitojn kaj produktis pli ol 100 000 veturilojn jare.[2]

En 1999 Renault transprenis la fabrikon. Renault volis profiti de la malaltaj salajroj kaj celis produkti malmultekostajn personaŭtomobilojn de malpli ol 5 000 eŭroj.[2] Tio lasta ne tute realiĝis, sed Renault proksimis la celon kaj en 2004 enkondukiĝis la Dacia Logan por prezo de 6 400 eŭroj.[2] La produktado rapide altiĝis kaj en 2013 produktiĝis 343 000 veturiloj kaj 14 000 homoj laboris en la fabriko.[2] Krom eta parto ĉiuj veturiloj eksportiĝis.[1] La fabriko havas kapaciton de 350 000 veturiloj jare kaj tio preskaŭ tute estas utiligata.[1] Je la 6-a de majo 2014 la 5-miliona veturilo rulis de la muntoĉeno kaj forlasis la fabrikon.[1] La dungitoj ricevis meze de 2014 ĉ. $ 1 200 en monato, tio estas unu triono de la salajro de dungitoj de Renault en Francio, sed ili apartenas al la plej bone salajrataj dungitoj en Rumanio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Dacia Group Dacia vehicle plant produced 5 million cars, 8 mei 2014, konsultita je la 10-a de oktobro 2014
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 angle Bloomberg Businessweek, Can Renault Keep Dacia Cheap ?, 6-an de oktobro 2014, p. 27