Mirabeau Pimentel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mirabeau Pimentel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1895 (1895-03-14)
Morto 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (104-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mirabeau PIMENTEL (naskiĝis en Serra, Espírito Santo, Brazilo, la 14-an de marto 1895) estis brazila advokato kaj esperantisto. Li diplomitiĝis kiel advokato en Rio de Janeiro 1916. Li estis publika prokuroro en Afonso Cláudio, Pau Gigante kaj Rio-de-Ĵanejro. Li estis, inter alie, Sekretario pri Edukado de subŝtato Espírito Santo, Ĝenerala Prokuroro de tiu subŝtato, juĝisto de Santa Cruz, Cachoeiro de Itapemirim kaj Vitória.

Li estis vicprezidanto de 8-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1926. En 1930, post puĉo, li iĝis politika malliberulo, sed tuj liberigita. Omaĝe al li, estas privata konstruaĵo kun lia nomo en Vitória.