Miranda de Azán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miranda de Azán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37187
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 455  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 5° 41′ U (mapo)40.887222222222-5.6813888888889Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 24,07 km² (2 407 ha) [+]
Miranda de Azán (Provinco Salamanko)
Miranda de Azán (Provinco Salamanko)
DEC
Miranda de Azán
Miranda de Azán
Situo de Miranda de Azán
Miranda de Azán (Hispanio)
Miranda de Azán (Hispanio)
DEC
Miranda de Azán
Miranda de Azán
Situo de Miranda de Azán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miranda de Azán [+]
vdr

Miranda de Azán estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco.

Preĝejo de Sankta Kristoforo.
Arko kaj preĝejo de Sankta Kristoforo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeagallega, Aldeanueva, Miranda de Azán, Torrecilla, Urbanización Las Liebres kaj Urbanización Los Guijos, okupas totalan areon de 24,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 425 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 100 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj sed el la 1980-aj jaroj pro la konstruado de novaj kvartaloj kiel dormurbo ĝi akiris pli ol 300 novajn loĝantojn. Ĝi distas nur 11 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis kaj ĉefe servoj kiel dormurbo. La urbestro estas de pli maldekstra partio Unuiĝinta Maldekstro, rare nuntempe en la provinco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]