En la antikveco ĝi apartenis al la monaĥejo de Astorga, el kiu ĝi ricevis fortan kulturan kaj lingvan influon ĝis la nuntempo. En Miranda apud la portugala ankaŭ estas parolata la miranda lingvo, kiu estas derivaĵo de la lingva teritorio de la asturleona lingvo kaj ĝi estas oficiala. Oftas la dulingvaj vilaĝoj proksimaj al Miranda: Sendim, Duas Igrejas aŭ Aldeia Nova.