Miravete de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miravete de la Sierra
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44159
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 0° 42′ U (mapo)40.5770992-0.6940275Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 218 m [+]
Areo 36,514943 km² ( 365 1.4 943 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Miravete de la Sierra (Provinco Teruelo)
Miravete de la Sierra (Provinco Teruelo)
DEC
Miravete de la Sierra
Miravete de la Sierra
Situo de Miravete de la Sierra
Miravete de la Sierra (Hispanio)
Miravete de la Sierra (Hispanio)
DEC
Miravete de la Sierra
Miravete de la Sierra
Situo de Miravete de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miravete de la Sierra [+]
vdr

Miravete de la Sierra [miraBEte delaSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1218 msm de altitudo, kio rezultas en malvarma klimato.​ La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Villarroya de los Pinares, kaj ĝenerale kun Aliaga, Allepuz, Camarillas, Jorcas kaj Villarroya de los Pinares. La loko estas en la Iberia Sistemo ĉe la Sierra de Lastra, en la supra fluejo de la rivero Guadalope.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Ferepoko kaj de iberoj. La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj poste ĝi estis donita al la Ordeno de Sankta Johano. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni amplekse konstruis.

La historio de la loko dum la karlismaj militoj estis ligita al la apuda Cantavieja kie estis ĉefurbo de karlistoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis militfronto en 1938. Poste venis malfacila postmilito, agado de kontraŭfrankisma gerilo kaj rura elmigrado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Miravete de la Sierra kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 38 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Anekdoto rakontas, ke la 8an de Majo 1931 la lokaj virinoj profitis la foreston de la aŭtoritatoj tiam en kamparfesto por proklami la respublikon, fakte tri semajnojn post en la cetero de Hispanio.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la urba kerno mem, la malfrugotika preĝejo, krucmonumento, triarka urbodomo, ponto, placo kun grandega ulmo. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buj, Marcial (23a de Majo 1931). «En Miravete de la Sierra, las mujeres proclaman la República, con un mes de retraso.». El Sol (Año XV. Núm. 4.298) (Hemeroteca digital. BNE.). p. 5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]