Mirella Freni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirella Freni
Mirella Freni 1970.jpg
Persona informo
Naskonomo Mirella Fregni
Naskiĝo 27-an de februaro 1935 (1935-02-27)
en Modeno
Morto 9-an de februaro 2020 (2020-02-09) (84-jara)
en Pedri
Mortokialo cerbovaskula malsano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Nicolai Ghiaurov
Okupo
Okupo kantisto • operkantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mirella Freni kun Ino Savini kaj Luciano Pavarotti (1969)

Mirella FRENI, vere Mirella Fregni (naskiĝinta la 27-an de februaro 1935 en Modena, mortinta la 9-an de februaro 2020[1] samloke) estis itala operkantistino soprana.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el laborista familio ŝi trejnitis fare de la onklo Dante Arcelli. Ŝia unua publika sinprezento estis en 1955 en la rolo de Micaëla en la opero Carmen. Je la komenco kariera ŝi ĝuis la apogon de la aŭstra dirigento Herbert von Karajan. Famiĝis ŝi en la roloj de (La traviata), Tatjana (Eugen Onegin) kaj Mimì (La Bohème), sed ankaŭ de Susanna en la mozarta verko Le nozze di Figaro en la filmigo fare de Jean-Pierre Ponnelle.

Freni kaj la sveda tenoro Nicolai Gedda, kun kiu ŝi sonbendigis plurajn operojn francajn kaj italajn, taksitis fascinigega paro ĉeopere. Ofte ŝi kantis kun Luciano Pavarotti, kun kiu ŝi konatiĝis jam dum la juneca tempo. Ŝi i.a. interpretis kun li la operon La Bohème okaze de la 100-a datreveno premiera. En septembro 2007 ŝi komentis la rektan dissendon de la funebraĵoj de Luciano Pavarotti por la ŝtata itala televidkanalaro RAI.

Post kvin jardekoj da bela kariero ŝi retiriĝis en 2005. Ŝia dua edzo estis la bulgara-aŭstra basulo Nikolaj Gjaurow. Ŝi mortis post mallonga malsano en Modena.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

DVD[redakti | redakti fonton]

  • A Life Devoted to Opera von Maria Stocker, 2011, Arthaus DVD 101519/Naxos

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Josef Kutsch, Leo Riemens: Großes Sängerlexikon. K. G. Saur, Bern, 1993, Erster Band A–L, p. 995=996, ISBN 3-907820-70-3

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]