Mireya Moscoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mireya MOSCOSO 2003

Mireya Elisa Moscoso Rodríguez de Arias (* 1-a de julio 1946) estis prezidentino de Panamo inter 1999-2004. Ŝi estas ano de la Arnulfista Partio.

Ŝi estas la vidvino de la pli frua kaj plifoja prezidanto Arnulfo Arias kaj ekde 1-a de septembro 1999 la reganta prezidanto de Panamo. En sia balotkampanjo varbis ŝi per la promesoj, batalo kontraŭ la mizero, plibonigo de la eduka sistemo kaj ĉesigo de privatigo.

Tagon antaŭ la fino de sia mandato ŝi "pardonis" amnistie la kondamnitojn pro preparo de atenco kontraŭ la kuba ŝtatestro Fidel Castro, vizite en Panamo okaze de la Latinamerika Pintkunveno, interalie la internacie serĉatan teroriston Luis Posada Carriles. Post tiu skandalo ŝi ekloĝis en Usono. Por pliaj detaloj: Maurice Lemoine: Posada Carriles (Luis) Ŝablono:LigoLeginda