Saltu al enhavo

Miristikovora imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Miristikovora imperikolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Miristikovora imperikolombo

D. myristicivora

Ducula myristicivora
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Miristikovora imperikolombo (Ducula myristicivora) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ĝi troviĝas kiel endemio en Indonezio, kie ĝi vivas en orientaj Molukoj kaj en insuloj Raja Ampat. Ilia natura vivmedio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj. Ili manĝas karnecajn fruktojn, kaj estas gravaj semodisvastigiloj de tiuj specioj.[1][2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Miristikovora imperikolombo estis formale priskribita en 1786 fare de la aŭstria natursciencisto Giovanni Antonio Scopoli kaj ĝi ricevis la duvortan nomon Columba myristicivora.[3] La specia epiteto myristicivora kombinas la botanikan genronomon Myristica (el la antikvgreka muristikos kun la signifo "odora"), kun la Latina -vorus kun la signifo "manĝanta".[4] La tipa loko estas Nov-Gvineo.[5] Tiu specio estas nun metita en la genron Ducula, kiu estis enkondukita de la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson en 1836.[6][7]

La Geelvinka imperikolombo (D. geelvinkiana) de la Insularo Schouten (aŭ Geelvink) estis iam konsiderata samspecia, sed estis poste agnoskita kiel aparta specio fare de la IOK en 2021.[8]

Ĝi estas fortika kolombo kun malhelverdaj flugiloj kaj helgrizaj kapo, kolo kaj brusto, tre brilruĝaj piedoj, oranĝaj irisoj kaj nigraj beko kaj boso sur la supra bekokazo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (2020-12-03) “Plants on small islands: using taxonomic and functional diversity to unravel community assembly processes and the small-island effect”, Frontiers of Biogeography 12 (4). doi:10.21425/f5fbg47361.
  2. ↑ (2019-05-13) “Plants on small islands revisited: the effects of spatial scale and habitat quality on the species–area relationship”, Ecography 42 (8), p. 1405–1414. doi:10.1111/ecog.04512. Bibkodo:2019Ecogr..42.1405S.
  3. ↑ Scopoli, Giovanni Antonio. (1786) Deliciae florae faunae insubricae, seu Novae, aut minus cognitae species plantarum et animalium quas in Insubica austriaca tam spontaneas, quam exoticas vidit 2 (latine). Ticini [Pavia]: Typographia Reg. & Imp. Monasterii S. Salvatoris.
  4. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  6. ↑ (1836) “Notices of the ornithology of Nepal”, Asiatic Researches, or, Transactions of the Society Instituted in Bengal 19, p. 143–192 [160].
  7. ↑ Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 13a de Marto 2020 .
  8. ↑ Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-06-13 .
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]