Mirko Hanák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirko Hanák
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1921 (1921-06-26)
en Martin
Morto 4-an de novembro 1971 (1971-11-04) (50-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Alma mater Academy of Arts, Architecture and Design in Prague
Subskribo Mirko Hanák
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • grafikartisto
vdr

Mirko HANÁK, Slovaka pentristo vivinta en Moravio, grafikisto, ilustristo de libroj pri naturo.

Li naskiĝis la 26-an de junio 1921 en urbo Martin (Slovakio).

Li travivis siajn junaĝon en Slovakio (Martin) kaj Moravio (Zábřeh na Moravě). Li studadis Artindustrian altlernejon en Prago sed ofte vizitadis parencojn loĝantajn en montaro Jeseníky (Norda Moravio). En libertempoj li ofte vizitadis slovakan montaron Tatry, valbaraĵojn Lipno (Suda Bohemio) kaj Vranov (Suda Moravio). Kiel turisto li vizitis Siberion (lagon Bajkal). Li ŝatas ĉasadon kaj fiŝadon.

Liaj ilustraĵoj (akvareloj) estas en 150 libroj, inter aliaj en lernolibro de zoologio por la sesa kurso de elementaj lernejoj. Li ofte ilustradis librojn de rusa aŭtoro Michail Prišvin, usonaj aŭtoroj Jack London kaj Ernest Thompson Setton, slovaka aŭtoro Rudo Moric. Liaj plej popularaj ĉeĥaj aŭtoroj estis Jan Vrba kaj Karel Nový. Mirko Hanák kunlaboradis kun moraviana verkisto Jaromír Tomeček (19061997). La unua libro estis Admirál na Dyji (Admiralo ĉe rivero Dyje) publikigita en la jaro 1962. Poste Mirko Hanák ilustris preskaŭ ĉiujn librojn de Jaromír Tomeček.

Mirko Hanák mortis la 4-an novembro 1971 en Prago.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.