Miroslav Malovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miroslav Malovec

Miroslav Malovec en laborejo (2011)
Persona informo
Aliaj nomoj Mirek
Naskiĝo 8-an de decembro 1953
en Ĉeĥoslovakio Brno, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Brno
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukistokomizoredaktoro • redaktisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton
  • Lumo en tenebroj
  • Ekaŭdi la animon
Aliaj aktivaĵoj redaktoro de Starto
vdr

Miroslav MALOVEC (naskiĝis la 8-an de decembro 1953 en Brno), kromnomata Mirek, estas ĉeĥa esperantisto, redaktoro de Starto (organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio), iama kronikisto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, fondinto de la Ĉeĥlingva Vikipedio kaj aktiva kontribuanto de la Vikipedio en Esperanto. Krome li estas honora membro de ĈEA.

Esperanto-literatura agado[redakti | redakti fonton]

Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en SET Lančov, lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de ĈEA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan Gramatikon de Esperanto (1988). Kun Zdeněk Rusín li tradukis romanon de František Kožík pri Komenio Lumo en tenebroj (1992), kun Jiří Patera rakontojn de Jaroslav Hašek Ne nur soldato Švejk (1994), kunlaboris ĉe novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, 1995, Kraft: Ĉeĥa-esperanta vortaro, 1998) kaj ĉe broŝuro de fundamentoj de la ĉeha lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza ĉeha konversacio, 1996), kiu estis tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun Václav Pecák filozofian verkon de Bruno Vogelmann Nova realismo (1996).

La menciitajn publikaĵojn eldonis la firmao KAVA-PECH en Dobřichovice, kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore ankaŭ ĉe preparo de publikaĵoj de aliaj aŭtoroj kaj tradukistoj, ekz. Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek (1994), Propra biografio de Karolo la 4-a (1994), Aŭdienco de Václav Havel (1996), Badenlanda legendaro de Benoît Philippe (1998) kaj La Besto de Vakareso de Joseph d'Arbaud (1998).

Kune kun Jaroslav Mráz li tradukis kaj redaktis libron de Věra Ludíková Ekaŭdi la animon (1998), preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mráz (el Věra Ludíková, Zdenka Bergrová kaj Jiří Karen).

Li enĉeĥigis el Esperanto verkon de Detlev Blanke pri interlingvistiko. Por Taglibro de mia frato de Chava Pressburger li esperantigis du poemojn de Petr Ginz. En 2008 li kontribuis al la 3-a numero de la Beletra Almanako.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Komputila kaj cetera esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj, postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis la verkojn de Josef Vondroušek, Miloš Lukáš, František Omelka kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan vortaron de iama scienc-teknika sekcio de ĈEA. Pro arkivaj celoj ankaŭ malnovajn esperantlingvajn publikaĵojn, kiuj restis nur en kelkaj ekzempleroj.

En interreto li kontribuas al la enciklopedio Vikipedio (ĉefe Vikipedio en Esperanto), preparis retpaĝojn por Starto kaj Dio Benu, starigis retpaĝon de ĉeĥaj Esperanto-verkistoj kaj de faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno (biblioteko, bulteno), kaj en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj kaj la sekcio de informadiko de ĈEA.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Mezlerneja abituriento, en civila vivo li laboris dudek jarojn kiel teknika normigisto en konstruejo de komputila tekniko. Nun li laboras kiel vendisto de elektronikaj krompartoj por radioamatoroj en vendejo de Jaromír Buček (1951-2021) kaj vivas en Brno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gramatiko de Esperanto (Třebíč, 1988)
  • Jarlibro de ĈEA (ĈEA, 1992)
  • 25 jaroj de ĈEA (jarlibro de ĈEA)
  • Esperanta-ĉeĥa vortaro (kun Karel Kraft, KAVA-PECH, 1995)
  • Gramatiko de la ĉeĥa lingvo (KAVA-PECH, 1995)
  • Baza ĉeĥa konversacio (Kun Stanislava Chrdlová, KAVA-PECH, 1996)
  • Gramatiko de Esperanto (KAVA-PECH, 2000)
  • Cent jaroj de Esperanto en Brno (Brno 2001, kun Zdeněk Hršel)
  • Gramatiko de la ĉeĥa lingvo (KAVA-PECH, 2008)
  • Konciza psiĥiatria vortaro (kun Max Kašparů, Žirovnice 2012)
  • Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa (KAVA-PECH, 2017, p. 583)
  • "Humana agado de la Esperanta movado." En: Javier Alcalde kaj José Salguero (red.), Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Parizo, SAT-EFK, 2018. ISBN 978-2-918053-18-7.
  • Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la jaroj 1969-2019 (ČES, 2019)
  • Granda Vortaro Ĉeĥa-Esperanta (KAVA-PECH, 2022, p. 703)
  • Granda Esperanta-slovaka vortaro (Kun Ľubomir Faith, Espero, 2023)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Fabeloj (Třebíč, 1986)
  • G. Thieux- Disano, B: Zamenhof (bildrakonto, 1990)
  • Poemetoj por infanoj (1990, České Budějovice)
  • František Kožík: Lumo en tenebroj (kun Zdeněk Rusín, ĈEA, 1992)
  • Doktoro Johano Faŭsto (Brno, 1992)
  • Jaroslav Hašek: Ne nur soldato Švejk (kun Jiří Patera, KAVA-PECH, 1994)
  • Věra Ludíková: Ekaŭdi la animon (kun Jaroslav Mráz, Chronos Praha, 1995)
  • Bruno Vogelmann: Nový realismus (Nova realismo, kun Václav Pecák, KAVA-PECH 1996)
  • Karel Čapek: Laŭdo de ĵurnaloj (La Ondo de Esperanto, 6/2000)
  • Detlev Blanke: Interlingvistika. Cesty k odborné literatuře (KAVA-PECH 2004)
  • Petr Ginz: Rememoro pri Prago. - Nun distingi estas ludo ... (en: Chava Pressburger: Taglibro de mia frato, KAVA-PECH 2005 - traduko de poemoj, p. 21, 61-63)
  • Pavel Rak: Desegnita humuro (KAVA-PECH, 2010)
  • VEDEM - retejo pri knaboj en Terezín, 2016
  • Fratoj Čapek + Radmila Oblouková: El la vivo de insektoj (scenaro de teatraĵo, prezentita en UK Nitra 2016)
  • Eva Kantůrková: Eniro al Jan Hus (La Gazeto, n-ro 182, februaro 2016)
  • Josef Čáp: Apokrifo pri Listo de Schindler (en: Svitavy, apokryfní pověsti, 2017 - pri Schindler ĉeĥe, Esperante, ukraine kaj ruse)
  • Ivan Acher, Ladislav Klíma: Suferado de princo Sternenhoch (opero en Nacia Teatro de Praha, 2018)
  • Pavel Rak: Desegnita humuro 2 (KAVA-PECH, 2020)
  • Gabriela Kopcová: Kosmofabeloj por bona nokto (KAVA-PECH, 2020)

Redaktado aŭ kunredaktado[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • ISO - modelo por nia normiga laboro (en: Perspektivoj de monda nutraĵproduktado, AEST 1984 Brno, p. 107-111)
  • La verbaj aspektoj en Esperanto (en: Akademiaj studoj, 1985, p. 215-216)
  • Komputiligo de libroj - vojo al savo de nia libra kulturo (en: Modernaj rimedoj de komunikado, terminologiaj problemoj, KAEST 1999, KAVA-PECH, p. 160-166)
  • Esperanto en la diĝita mondo (en: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAEST 2001, p. 102-106)
  • Esperanto en la virtuala mondo (en: Fakaj studoj en Esperanto, KAEST 2003, p. 43-47)
  • Vikipedio: Aktualigo de Enciklopedio de Esperanto (en: Fake pri Esperanto kaj esperante pri sciencoj, KAEST 2005, p. 37-39)
  • Maŝinelementoj laŭ Ján Mužlay (en: Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj, KAEST 2007, p. 101-107)
  • Ĉu ni havas strategion? (La Ondo de Esperanto, 10/2007, p. 13)
  • Esperanto-bibliotekoj en Ĉeĥio kaj disponigo de libroj per elektronikigo (en: Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj, Viena seminario, UEA 2009, p. 69-72)
  • Estonto de la cifereca mondo (en: La arto labori kune, UEA 2010, p. 776-780)
  • Překlady české literatury do čínštiny prostřednictvím esperanta (Tradukoj el la ĉeĥa literaturo en la ĉinan pere de Esperanto, Fénix, 1-2/2012, gazeto de ĉeĥa-ĉina amikeco)
  • Problemoj de pedagogia terminaro en Esperanto (Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, KAEST 2013, p. 103-108)
  • Prilaborado de arkivoj (en: Arkivoj kaj bibliotekoj - kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon, KAEST 2014, p. 53-57)
  • Jiří Patera 1935-2015 (La Gazeto, n-ro 181, januaro 2016)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]