Mirotínek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirotínek
germane Merotein
vilaĝo
Vido al Mirotínek de sudo
Oficiala nomo: Mirotínek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Tvrdkov
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 62 2010
Situo Mirotínek
 - koordinatoj 49° 52′ 58″ N 17° 09′ 36″ O / 49.88278 °N, 17.16000 °O / 49.88278; 17.16000 (mapo)
Katastro 3,75 km² (375 ha) Mirotínek
Loĝantaro 22 (2021)
Denseco 5,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1381
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 44
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mirotínek
Portalo pri Ĉeĥio

Mirotínek (1869–1910 Měrotín, germane Merotein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tvrdkov en distrikto Bruntál. Ĝi situas sur dislimejo de regionoj Olomouc kaj Moraviasilezia regiono. Tra la vilaĝo trafluas rojo Dražůvka. Vivas ĉi tie 22 loĝantoj (2021).

Mirotínek estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,75 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1381.

Ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

En arbaroj, kiuj ĉirkaŭas la valon, okazis dum la dua mondmilito bataloj inter germanoj kaj poloj. Ankaŭ tial ĉi tie troviĝas tombejo, en kiu estas sepultitaj germanaj soldatoj. Mezon de la vilaĝo kreas la tn. "supra kaj malsupra placoj", kio estas ununuraj du vojkruciĝoj en Mirotínek. En la "supra placo" eblas trovi malnovan bazan lernejon, nun uzata por loĝado, poŝtujon, forlasitan aŭtobusan haltejon kaj neuzatan afiŝan tabulon.

La municipo havis ankaŭ sian vakeron, kiu zorgis pri sia "ranĉo". En la municipo estas nenia vendejo. Tiu ĉi problemo estis solvita per veturebla vendejo kun bazaj nutraĵoj kaj bezonaĵoj. Plej proksima vendejo estas malproksima 3 km piede en monteton en Tvrdkov. Simile tio estas kun transporto, al kiu necesas iri ĝis Tvrdkov.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Mirotínek laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 343 320 279 280 233 220 190[p 1] 128 113 64 28 16 15
  1. el tio: 5 ĉeĥoslovakoj, 185 germanoj; ĉiuj rom. kat.

En Mirotínek estas registritaj 62 adresoj: 30 daŭraj objektoj kaj 32 dumtempaj kaj refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 30 domoj, el tio 6 daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]