Mirpur aŭ en Esperanto Mirpuro (en urdua, aŭ mirpura panĝaba: مِيرپُور) estas la ĉefurbo de la distrikto Mirpur kaj unu el plej grandaj urboj de la areo de la historia regiono Kaŝmiro administrata de Pakistano. La urbo mem trapasis fortan procezon de modernigo dum plejparto el la ĉirkaŭa areo restas agrikultura. Mirpur estas konata pro siaj grandaj konstruaĵoj kaj bangaloj konstruitaj ĉefe por uzado de elmigrintoj loĝantaj precipe en Britio, Eŭropo kaj Nordameriko. La ĉefa kultivata produkto dum printempo estas milio. Tamen, estas lokoj kie oni kultivas ankaŭ tritikon, maizon kaj aliajn plantojn. La produktado de elektro, pere de Akvorezervejo Mangla faras tiun distrikton iom unika en la entuta regiono kio havigas energinecesojn por Azad Kaŝmiro kaj Norda Panĝabo por malprofito de lokanoj kiuj tipe suferas pro neanoncitaj energi-liverĉesoj.
Pro la enorma grando de la elmigrinta komunumo (ĉefe en Britio kaj ĉefe en Okcidenta Jorkŝiro) Mirpur estas foje konata kiel "Little England" (Anglieto). Multaj produktoj el Unuiĝinta Reĝlando troveblas en tiu urbo.[1]