Mirza Ghulam Ahmad
Mirza Ghulam Ahmad | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
مرزا غلام احمد | ||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1835 en Qadian | |
Morto | 26-an de majo 1908 (73-jaraĝa) en Lahoro | |
Tombo | Bahishti Maqbara (en) vd | |
Religio | Ahmadismo vd | |
Lingvoj | urduo • angla • persa • araba • panĝaba vd | |
Ŝtataneco | Brita Raĝo vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Mirza Ghulam Murtaza (en) vd | |
Gefratoj | Mirza Ghulam Qadir (en) vd | |
Infanoj | Mirza Basheer-ud-Din Mahmood Ahmad vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mirza Ghulam Ahmad (n. la 13-an de februaro 1835 - m. la 26-an de majo 1908) estas la fondinto de la Ahmada Komunumo (islama grupo). Li venas de la loĝloko Qadian en Barato. En 1882 li sinproklamis Mujaddid (reformisto de islamo) de la 14-a jarcento. Kiam li aljuĝis por si (en 1890) esti la „Promesita Mesio“ kaj „Mahdi“, anoncita de islamaj kaj kristanaj fontoj, li suferis la opozicion de la ortodoksaj islamanoj. Lia proklamado estas la bazo de la Ahmada Komunumo de Islamo, kiun li mem fondis la 23-an de marto 1889 en Qadian. Lia plej verko estas „Barahin-e-Ahmadiyya“.
Ahmad estas aŭtoro de la teorio laŭ kiu Kristo ne mortis en kruco, sed estis metita vivanta en tombon kaj poste fuĝis de Palestino kaj for de la Romia Imperio kaj fine mortis en Hindio, proksime al la montoj Hindu-Kuŝ.