Saltu al enhavo

Mise en abyme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senfina abismo de similaj stelpluredroj.

En la historio de arto de Okcidento, mise en abyme ([miz ɑ̃n‿abim]; ankaŭ mise en abîme) estas la teĥniko meti malpliigitan kopion de bildo ene de ĝi mem, ofte en maniero, kiu sugestas senfinan ripetadon. En teorio pri kinarto kaj literatura teorio, ĝi referencas al la teĥniko de enrakonta rakonto.

La termino devenas de heraldiko, kaj signifas "metita en abismon" (ĝusta mezo de ŝildo). Ĝi unue estis transprenita por moderna kritiko fare de la franca aŭtoro André Gide. Komuna senco de la frazo estas la vida sperto stari inter du speguloj kaj vidi senfinan reproduktaĵon de onia bildo.[1]

Bildo de ĉirkaŭ 1900 prezentanta virinon tenantan pleton portantan Droste-kakaan pakaĵon, kiu portas pli malgrandan version de ĝia bildo. Tiu estas bone konata kiel simbolo de la nomita Droste-efiko.

Alia estas la Droste-efiko, en kiu bildo aperas ene de si mem, en loko kie simila bildo realisme estas atendenda.[2] La Droste-efiko estas nomita laŭ la Droste-kakaa pakaĵo de 1904, kiu prezentas virinon tenantan pleton portantan Droste-kakaan pakaĵon, kiu portas pli malgrandan version de ĝia bildo.[3]

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Rheinhardt, Dagmar. (2012) Youtopia. a Passion for the Dark: Architecture at the Intersection Between Digital Processes and Theatrical Performance. Freerange Press. ISBN 978-0-9808689-1-3.
  2. ↑ Nänny. Max kaj Fischer, Olga, The Motivated Sign: Iconicity in Language and Literature p. 37, John Benjamins and Jersey Ellis's Publishing Company (2001) (ISBN 90-272-2574-5)
  3. ↑ Törnqvist, Egil. Ibsen: A Doll's House, p. 105, Cambridge University Press (1995) (ISBN 0-521-47866-9)