Misiistinoj de Karitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Misiistinoj de Karitato
latine Congregatio Missionariarum a Caritate
Misiistinoj de Karitato dum la Monda Junulara Tago (MJT). Municipa Parko Boa Vista, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Misiistinoj de Karitato dum la Monda Junulara Tago (MJT). Municipa Parko Boa Vista, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Religia instituto
Komenco 1950 vd
Sidejo 54/a strato Aĉarja Ĝagadiŝ Ĉandra Bose, Kolkato,  Barato
Tipo Centralizata religia instituto de konsekrita vivo por virinoj laŭ Pontifika Rajto[1]
Moto «Faru ĉion kiun vi faras kun amo»[2]
Fondinto(j) Patrino Teresa
Ĝenerala Superulino Fratino Mary Joseph Michael, M.C.[3]
Lingvoj

latina, angla

Retejo missionariesofcharity.org
vdr
Fratinoj aliĝintaj al misiistinoj de Karitato en siaj vestaĵoj: tradicia blanka sario kun bluaj bordoj.

La Misiistinoj de Karitato (latine Congregatio Missionariarum a Caritate; angle Missionaries of Charity) estas romkatolika centralizita religia instituto de konsekrita vivo por virinoj laŭ Pontifika Rajto[1] starigita en 1950 de Patrino Teresa, nun konata en la Katolika Eklezio kiel Sankta Teresa el Kolkato. En 2020, ĝi konsistis de 5 281 membriĝintaj monaĥinoj. Por informi pri sia aliĝo al la misiistinoj de Karitato, la fratinoj uzas la komencliterojn «M.C.» de la latina nomo de la ordeno. Ĉiu aliĝinto de la kongregacio devas respekti la votojn pri ĉasteco, malriĉeco, obeemo, kaj la kvara voto, t.e., doni «tutkoran liberan servon al la plej malriĉaj inter la senhavuloj».[4] Hodiaŭ, la ordeno konsistas de ambaŭ kontemplaj kaj aktivaj filioj en pluraj landoj.

La misiistinoj prizorgas rifuĝintojn, eksaj prostituitinoj, la mens-malsanulojn, malsanajn infanojn, forlasitajn infanojn, leprulojn, homoj kun aidoso, la maljunulojn kaj la konvaleskantajn. Ili posedas lernejojn funkciigitaj de volontuloj por instrui al forlasitaj stratinfanoj kaj administri supo-kuirejojn, tiel kiel aliaj servoj laŭ la komunumaj bezonoj. La fratinoj provizas, tute senpage, ĉi tiujn servojn al homoj ĉiaokaze de ilia religio aŭ socia statuso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La «Domo Patrino» (ĉefsidejo) de la misiistinoj de Karitato en Kolkato.

La 7-an de oktobro 1950, Patrino Teresa kaj la malgranda komunumo formita de siaj lernintoj ekuzis la nomon Diocesa Kongregacio de la Diocezo Kolkata kaj tiel ricevis la permeson el la Diocezo Kolkato identigi sin kiel katolika organizo.[5] Ilia misio estis prizorgi por — laŭ vortoj de Patrino Teresa mem — «la malsatajn, la nudajn, la senhejmajn, la kripligatajn, la blindajn, la leprulojn, ĉiujn tiujn homojn kiuj fartas ne-dezirataj, ne-amataj, ne-sanigataj en la socio, homoj kiuj fariĝis ŝarĝon por la socio kaj estas malakceptataj de ĉiuj». La komunumo estis komence eta, kun 12 anoj en Calcutta (nun Kolkato) kaj en 2020 havis 5 167 membrojn servantaj en 139 landoj en 760 domoj, kun 244 el ĉi tiuj domoj en Barato.[6] La fratinoj administras orfejojn, hejmojn por mortantaj pro aidoso, bonfaradajn centroj tutmonde, kaj prizorgas rifuĝintojn, blindajn, handikapulojn, maljunulojn, alkoholemajn, malriĉulojn kaj senhejmajn kaj viktimojn de inundoj, epidemioj kaj malsatego en Azio, Afriko, Latin-Ameriko, Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio. Ili havas 19 hejmojn en Kolkato sole, inkluzive de hejmoj por virinoj, orfaj infanoj kaj hejmoj por la mortantaj; lernejo por stratinfanoj kaj lepra kolonio.

En 1963, Frato Andrew (antaŭe Ian Travers-Ballan) fondis la Misiistajn Fratojn de Karitato en Aŭstralio, kune kun Patrino Teresa.[7]

En 1965, donanta sian «Dekreton de Laŭdo», Papo Paŭlo la 6-a jesis al la peto de Patrino Teresa vastigi sian kongregacion en aliaj landoj. La Kongregacio ekkreskis rapide, kun novaj hejmoj malfermantaj ĉie tra la mondo. La unua domo de la kongregacio ekster Barato estis en Venezuelo; aliaj sekvis en Romo kaj Tanzanio kaj tutmonde.

En 1979 estiĝis la kontempla filio de la Fratoj, kaj en 1984 pastra filio, nome «Patroj Misiistoj de Karitato», estis fondita de Patrino Teresa kun Frato Joseph Langford, kombinante la mision de la Misiistoj de Karitato kun la Ministra Sacerdoceco.[8] Same kiel la Fratinoj, ankaŭ la Patroj sekvas tre simplan vivstilon, sen televido, radioj aŭ luksoj. Ili nek fumas nek trinkas alkoholon, kaj petegas por iliaj manĝaĵoj. Ili vizitas iliajn familiojn ĉiujn kvin jarojn sed malhavas ĉiujarajn feriojn.[9] Laikaj katolikoj kaj ne-katolikoj konsistigas la «Ko-Laboristojn de Patrino Teresa», la «Malsanajn kaj Suferantajn Ko-Laboristojn» kaj la «Laikajn Misiistinojn de Karitato».

La unua hejmo de la misiistinoj de Karitato estiĝis en Usono kaj estis starigita en Suda Bronkso,[10] Nov-Jorko, kie en 2019 ili havis loĝejon por ambaŭ aktiva kaj kontempla filioj[11] kaj lokis 108 fratinojn en ilia provinco kiu etendiĝas ekde Kebekio ĝis Vaŝingtono.[12] Ilia unua kampara misio en Usono, en 1982, estis en unu el la plej malriĉaj, eksa karbaj minindustriaj areoj de Kentukio, kie ili ankoraŭ servas.[13][14] En Usono, la Misiistinoj de Karitato aliĝis al la Konsilio de Gravaj Superuloj de Religiaj Virinoj, organizo de virinaj religiaj, reprezentanta 20% el usonaj religiaj fratinoj. Ili estas identigita per la portanta religiajn vestaĵojn kaj lojaleco al eklezia instruado. Ekde 1996, la organizo funkciigas 517 loĝejojn en pli da ol 100 landoj.[15]

En 1990, Patrino Teresa demandis eksiĝi kiel estrino de la Misiistinoj sed estis baldaŭ voĉdonita reen kiel Superulino Ĝenerala. La 13-an de marto 1997, ses monatoj antaŭ la morto de Patrino Teresa, Fratino Mary Nirmala Joshi estis elektita kiel nova Superulino Ĝenerala de la Misiistinoj de Karitato. En aprilo 2009, Fratino Mary Prema estis elektita kaj transprenis la postenon de Fratino Nirmala, dum ĝenerala kapitulo organizita en Kolkato.[16]

La kvalito de prizorgoj proponitaj al mortantaj malsanaj pacientoj en la Hejmo por la Mortantaj de Kolkato estis la temo de diskuto meze de la 1990-aj jaroj.[17] Kelkaj britaj observantoj, surbaze de mallongaj vizitoj, esprimiĝis malfavore kompare al la normo de prizorgo havebla en hospicoj en Britio. Rimarkoj farita de d-ro. Robin Fox rilate al la manko de plentempa medicine-trejnita personaro kaj la manko de fortaj kontraŭdoloriloj estis eldonitaj en nelonga memoraĵo en eldono de La Lancet en 1994. Ĉi tiuj rimarkoj estis kritikitaj en sekva eldono de La Lancet ĉar ili malsukcesis konsideri la tiamajn kondiĉoj en Kolkato, specife la fakto ke registaraj reguloj malpermesis la uzon de morfino ekster grandaj hospitaloj.[18]

En Fenikso (Arizono), la loĝejon de la fratinoj por 40 senhejmuoj financas ŝtofisto, kiu aperas en revuo Vogue, kiu kreskiĝis ene de kelkaj blokoj de la origina hejmo de Patrino Teresa por la malriĉaj mortantaj, en Kaligat, Kolkato.[19]

Princino Diana, kiu estis tre proksima al Patrino Teresa, skribis ke ŝi vidis en Teresa «la direkton kiun mi estis serĉanta ĉiujn ĉi tiujn jarojn».[20]

La fratinoj Misiistinoj de Karitato suferis multe pro la ekinfestiĝo de kovimo en 2020, ĉar ili daŭris distribui manĝaĵon kaj ministeriojn al la malriĉaj kiuj malsaniĝis.[21][22][23]

En aprilo 2022, Fratino Mary Joseph estis elektita por anstataŭi Fratinon Mary Prema kiel Superulino Ĝenerala de la ordo, kun Fratino Mary Christie elektita kiel kunhelpa Superulino Ĝenerala.[3]

Perforto kontraŭ misiistinoj[redakti | redakti fonton]

En julio 1998 en Al-Hudaida, en Jemeno, tri Misiistinoj de Karitato, du barataj kaj unu filipina, estis pafitaj kaj mortigitaj dum ili eliris hospitalon.[24]

En marto 2016 en Adeno, Jemeno, dek ses homoj estis pafitaj kaj mortigitaj en hejmo por maljunuloj funkciigita de la Misiistinoj de Karitato. Inter la mortintoj estis kvar fratinoj: Fratinoj Marguerite kaj Reginette el Ruando, Fratino Anselm el Barato kaj Fratino Judit el Kenjo. Laŭ Episkopo Paul Hinder de la Apostola Vicariejo Suda Arabio, ilia superulo evitis sian morton kaŝante sin. Episkopo Hinder priskribis la atakon kiel «religie-instigita». Salesiana Siria-Malabara pastro kiu loĝis en la hejmo, nome Frato Tom Uĵunalil el Bengaluro, Barato, estis kaptita de la atencantoj.[25]

La grandan vendredon de 25-a de marto 2016, pluraj amaskomunikilaraj sciigoj raportis, ke Frato Tom Uĵunalil estis krucumita fare de terorisma organizo Daiŝo. Tamen, Episkopo Hinder referis ke li havis fortajn indikojn ke la pastro estu ankoraŭ viva kaj ankoraŭ kun siaj kaptintoj.[26] En frua septembro 2017 Frato Uĵunalil estis savita post 18 monatoj en malliberiĝo kaj sendita al la Vatikano por renkonti Papon Franciskon.[27]

Iĝi Misiistino de Karitato[redakti | redakti fonton]

Oni bezonas naŭ jarojn por iĝi plene Misiistino de Karitato. La frayinoj ebligas komencan mallongatempan periodon por «veni kaj vidi». Tiuj konsiderataj eblajn kandidatojn de la Kongregacio povas eniri Aspiron, koncentrita pri lernado de la angla (kiu estas la komunuma lingvo) por tiuj kiu ne devenas de anglalingvaj landoj, kaj pri religiaj studoj. Ĝin sekvas la Postulado (enkonduko en la studon de Skribaĵoj, la Konstitucioj de la Socio, Eklezia historio kaj teologio). Se taksata taŭga, ili eniras la Noviciadon, t.e., la komencon de la religia vivo. La novicantoj portas blankajn katunajn vestaĵojn kun zono kaj blanka sario sen la tri bluaj strioj. Dum la unua jaro (nomata «kanonika»), ili ekstudas pli religiajn temojn kaj lerni pri la vivo kiel Misiistinoj de Karitato; la dua jaro temas pli pri praktika trejnado por la misia vivo. Post du jaroj, ili prenas intertempajn votojn por unu jaro, kiu estas renovigita ĉiujare, por kvin jaroj totale. Ili ankaŭ ricevas metalan krucifikson kaj sarion kies tri bluaj strioj reprezentas siajn votojn pri ĉasteco, malriĉeco, obeemo.[13] Dum la sesa jaro, ili veturas al Romo, Kolkato aŭ Vaŝingtono por cetera religia studo, fine de kiu ili fariĝas anoj de la kongregacio.

Posedaĵoj[redakti | redakti fonton]

La malabundaj posedoj de fratino inkluzivas: tri sariojn (unu por porti, unu por lavi, unu por ripari), du aŭ tri katunaj vestaĵoj, zonon, paron da sandaloj, krucifikson kaj rozarion.[28] Ili ankaŭ havas teleron, manĝilaron, buŝtukon, kanvasan sakon, kaj preĝan libron. En malvarmaj landoj, fratinoj povas posedi kardiganon kaj aliajn artikolojn kiu konvenas al la loka klimato kiel jako, koltuko kaj fermaj ŝuoj.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kritikoj kontraŭ Patrino Teresa.
La hejmo de Patrino Teresa por la mortantaj, nome Nirmal Hriday, ĉe Kaligat, Kolkato.

Brita eksa volontulo ĉe la Hejmo, nome Robin Fox (nun redaktoro de la brita medicina revuo La Lancet) sciigis en 1994 ke injektiloj estis lavitaj en malvarma akvo kaj reuzitaj; la gastoj havis malvarmajn lavaĵojn; kaj ke oni donis simplan aspirino al mortantoj pro kancero.[29] Fox ankaŭ notis, tamen, ke la loĝantoj estis «manĝantaj plaĉege kaj bonfarantaj», kaj ke la fratinoj kaj volontuloj zorgis pri purigo, sanigendaj vundoj kaj ulceretoj, kaj provizis aman bonkorecon.[noto 1] La polemikoj daŭris pro la uzo de ne-sterilaj nadloj kaj la malsukceso fari konvenajn diagnozojn, kiel komentite de d-ro. Jack Preger: «Se oni deziras doni amon, komprenon kaj prizorgon, do oni uzas sterilajn nadlojn».[31]

En 2018, ĉiuj infanaj prizorgaj hejmoj en Barato funkciigitaj de la Misiistinoj de Karitato estis inspektitaj de la Ministerio pri Virinoj kaj Infana DIsvolviĝo pro akuzoj ke du anoj de la personaro ĉe la domo en Ĝarkando vendis bebojn por adopto. Fratino kaj socia laboristo kiu servis tie estis arestita. Fratino Konsalia Balsa kaj socia laboristo Anima Indvar estis akuzitaj ke ili jam vendu tri bebojn el la hejmo, kiu provizas ŝirmon por gravedaj, needziĝintaj virinoj kaj provis vendi knaban bebon kontraŭ ĉirkaŭ £1 325.[32] La Misiistinoj de Karitato ĉesigis sian partoprenon en adoptaj servoj en Barato tri jaroj antaŭe, pro religiaj malfaciliĝoj post la adopto de novaj reguloj en la lando.[33] En decembro 2021, la Ministerio pri Hejmaj Aferoj de Barato rifuzis renovigi la registriĝon sub Leĝo pri Reguligo de Fremdaj Kontribuoj (konata per la anglalingvo akronimo FCRA) de Misiistinoj de Karitato kune kun 6000 aliaj bonfaradaj organizoj, kiu estas deviga por bonfaradaj, NROj kaj iu ajn ne-profitaj organizoj ricevantaj fremdan financadon en Barato.[34][35] La decido estis poste nuligita dum la unua semajno de januaro 2022.[36]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Loudon asertis dum sia intervjuo ke Fox vidu tiujn praktikojn; sed li ne referencis ilin en sia artikolo.[30]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Missionaries of Charity (M.C.).
  2. . Missionaries of Charity (27 March 2010).
  3. 3,0 3,1 . Q & A with Sister Mary Joseph, new superior general of the Missionaries of Charity (angle) (12-a de aprilo 2022).
  4. (1971) “3”, Muggeridge (angle), p. 105, 113.
  5. Mother Teresa of Calcutta (angle). vatican.va. Vatican.
  6. Mother Teresa nuns face probe over funding allegations – UCA News (angle). Alirita 2020-05-15.
  7. Australian Founder of Missionary Brothers of Charity Dies (angle). Cathnews.acu.edu.au. Catholic Online (2000-10-13). Alirita 2011-12-22.
  8. Mother Teresa – Biography (angle). Nobelprize.org. Nobel Media AB. Alirita 2011-06-09.
  9. Missionaries of Charity Fathers website: Who we are (angle). Arkivita el la originalo je 1-a de oktobro 2011. Alirita 7-a de decembro 2011. Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2023-02-17.
  10. . At least 15 dead from coronavirus in NY religious orders (en-US). Alirita 2020-05-15.
  11. Cardinal Prays at Burial of Two Missionaries of Charity (angle). Alirita 2020-05-15.
  12. Armando Machado Missionaries of Charity Praised for Faithfully Following St. Teresa's Example (angle). Alirita 2020-05-15.
  13. 13,0 13,1 Mother Teresa's nuns return to her rural Kentucky mission (angle). Alirita 2020-05-15.
  14. . 37 years after Mother Teresa came to Appalachia, her nuns return to help the poor (angle). Alirita 2020-05-15.
  15. Missionaries of Charity (angle). Arkivita el la originalo je 2020-04-06. Alirita 2020-05-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-06. Alirita 2023-02-17.
  16. German Elected to Lead Missionaries of Charity (angle). Zenit News Agency (2009-03-25). Arkivita el la originalo je 16-a de majo 2015. Alirita 2009-03-26.
  17. Goldberg, Michelle, "Opinion | Was Mother Teresa a Cult Leader?", 2021-05-21. (en-US)
  18. Robin Fox (1994). “Mother Theresa's care for the dying”, The Lancet (en) 344 (8925), p. 807–808. doi:10.1016/s0140-6736(94)92353-1. 
    cf. "Mother Teresa's care for the dying," letters from David Jeffrey, Joseph O'Neill and Gilly Burns, The Lancet 344 (8929)
    1098
  19. . Pax Philomena – local clothing brand with ties to Mother Teresa – spreads joy (en-US) (2020-05-14). Alirita 2020-05-15.
  20. . Princess Diana reveals 'something very profound touched my life' in unseen letter (angle) (2020-05-11). Alirita 2020-05-15.
  21. . Sister of Mother Teresa dies from coronavirus giving food to the infected. Alirita 2020-05-15.
  22. Officials say ministries of priests and religious during COVID-19 crisis highlight importance of World Day of Prayer for Vocations (angle). Alirita 2020-05-15.
  23. . Nun from Mother Teresa's order dies of coronavirus in UK (angle) (2020-04-06). Alirita 2020-05-15.
  24. Southern Arabia bishop: MC nuns killed for religious motives. Vatican Radio (5-a de marto 2016). Alirita 29-a de marto 2016. “En julio 1998, pafisto pafis kaj murdis tri Misiistinojn de Karitato, dum ili eliris el malsanulejo en urbo Al-Hudaia. Du el ili estis barataj kaj unu filipina.”.
  25. Southern Arabia bishop: MC nuns killed for religious motives. Vatican Radio (5-a de marto 2016). Alirita 29-a de marto 2016. “Laŭ Apostola Vikario de Suda Arabio kiu havas jurisdikcion super Jemeno, la masakro de 16 homoj fare de pafantoj ĉe la maljunulejo prizorgita fare de la Misiistinoj de Karitato en Adeno estas «religie motivita». [...] La fratinoj viktimoj estas fratinoj Marguerite kaj Reginette el Ruando, Anselm el Barato kaj Judit el Kenjo. La superulo pluvivis trovante kaŝejon, diris episkopo Hinder, aldonante ke nun ri estis en sekura loko. [...] La atakantoj ankaŭ kaptis Fraton Tom Uĵunalil, baratan salesianan misiiston el provinco Bengaluro, kiu loĝis ĉe la loĝejo.”.
  26. Rezac, Mary. There is no confirmation that Fr. Tom Uzhunnalil was crucified on Good Friday. Catholic News Agency (28-a de marto 2016). Arkivita el la originalo je 2016-03-29. Alirita 29-a de marto 2016. “Episkopo Paul Hinder el Suda Arabio (regiono en Saud-Arabio, la lando tuj norde de Jemeno kie Frato Uĵunalil estis kidnapita), diris al CNA lundon, ke li havas «fortajn indikojn, ke Frato Tom daŭre vivas en la manoj de la kidnapintoj» sed ne povis doni pliajn informojn por protekti la vivon de la pastro.”.
  27. Fr. Tom to Pope Francis: I offered my suffering for you and the Church. Catholic News Agency.
  28. Thomas, Prince Matthews, "Pointing Fingers At Mother Teresa's Heirs", Forbes. Kontrolita 2018-11-22. (angle)
  29. Fox, Robin (1994). “Mother Teresa's care for the dying”, The Lancet 344 (8925), p. 807–808. doi:10.1016/S0140-6736(94)92353-1. 
  30. Mary Loudon (6-a de januaro 1996). “The Missionary Position: Mother Teresa in Theory and Practice, Book Review” 312 (7022), p. 64––65. 
  31. "Healing touch", 17-a de marto 2017. (angle)
  32. . All Mother Teresa homes inspected amid baby-selling scandal (angle) (2018-07-17). Alirita 2018-11-22.
  33. "Mother Teresa's Missionaries Of Charity Says No More Adoptions In India", 9-a de oktobro 2015. (angle)
  34. "Missionaries of Charity denied FCRA nod", The Hindu, 2021-12-27. (en-IN)
  35. "Oxfam India says it's 'severely' hit by ban on foreign funds", BBC News, 2022-01-03. Kontrolita 2022-01-04. (en-GB)
  36. Missionaries of Charity gets back FCRA nod. Alirita 2022-01-09.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]