Misisipio

| Misisipio State of Mississippi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtata kromnomo: The Magnolia State (La Magnolia Ŝtato), The Hospitality State (La Gastama Ŝtato) | |||||
| |||||
| Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
| Ĉefurbo | Jackson | ||||
| Plej granda urbo | Jackson | ||||
| Guberniestro | Tate Reeves (ekde 14-a de januaro 2020) | ||||
| Areo | 125.443 km² (32) | ||||
| - Tero | 121.604 km² | ||||
| - Akvo | 3.940 km² (3 %) | ||||
| Loĝantaro (2020) | |||||
| - Loĝantaro | 2 961 279 (31-a) | ||||
| - Denso | 23,61 /km² (32-a) | ||||
| Aliĝo | |||||
| - Dato | 10-a de decembro 1817 | ||||
| - Ordo | 20 | ||||
| Horzono | UTC-6, somere UTC-5 | ||||
| Latitudo | 30°12' N al 35° N | ||||
| Longitudo | 88°6' U al 91°39' U | ||||
| Larĝeco | 275 km | ||||
| Longeco | 545 km | ||||
| Alteco | |||||
| - Plej alta | 246 m | ||||
| - Meza alteco | 91 m | ||||
| - Plej malalta | 0 m | ||||
| Mallongigoj | |||||
| - USPS | MS | ||||
| - ISO 3166-2 | US-MS | ||||
| Retejo | mississippi.gov | ||||
Misisipio[1][2][3] (angle Mississippi [mi-si-SI-pi]) estas subŝtato aŭ federacia ŝtato en la basa sudo de Usono. Ĝi fariĝis la 20-a subŝtato de Usono la 10-an de decembro 1817. La nomo de la administra unuo estas derivita de la Rivera Misisipo, kiu fluas laŭlonge de ĝia okcidenta limo, kies nomo estas derivita de la oĝibva vorto misi-ziibi ("Granda Rivero"). La teritorio estas gradskale forstumita ekster la regiono de la Delto. Ĝiaj katfiŝaj akvokulturadaj farmbienoj produktas la plimulton de ĉi tiu manĝo, kio estas manĝata en Usono.[4] La simbolo de la ŝtato estas la magnolio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Misisipio limiĝas norde de Tenesio, oriente de Alabamo, sude de Luiziano kaj de mallarĝa marbordo ĉe la Meksika Golfo, kaj okcidente (trans Misisipo) de Luiziano kaj Arkansaso.
Ĉefaj riveroj en Misisipio (escepte Misisipo mem) enhavas la Grandan Nigran Riveron (Big Black River), la Perlan Riveron (Pearl River), la Jazuon (Yazoo River ), la Paskagulon (Pascagoula River), kaj la Tombigbion (Tombigbee River). Ĉefaj lagoj enhavas la akvorezervujon de Ross Barnett, Arkabutlan Lagon, Sardisan Lagon (Sardis Lake), kaj Grenadan Lagon.
Misisipio tute estas komponita de malaltaj teroj, la plej alta pinto estinte la monto Woodall en la montoj de Cumberland, nur 246 metrojn super la marnivelo. La plej malalta pinto estas marnivelo ĉe la golfa bordo. La averaĝa altaĵo en la ŝtato estas 91 metrojn super la marnivelo.
La plejparto de Misisipio estas parto de la Orientgolfaj Bordaj Ebenejoj. La Marborda Ebenejo estas ĝenerale komponita de malaltaj montetoj, kiel la Pinaj Montetoj en la sudo kaj la Nord-centra Montetoj. La Pontotoka Kresto (Pontotoc Ridge) kaj la Montetoj de Fall Line en la nordoriento havas iomete pli altajn altaĵojn. Flava-bruna Leŭso estas trovita en la okcidentaj partoj de la ŝtato. La nordorienta regiono havas fruktodonan nigran teron, kiu etendas en la regionon de la Nigra Zono de Alabamo.
La marbordo enhavas grandajn golfetojn ĉe Bay St. Louis, Biloxi, kaj Pascagoula. Ĝi estas dividita el la Meksika Golfo de la malprofunda Misisipia Sondo, kiu estas parte ŝirmita de Petit Bois Insulo, Horn Insulo, Orientaj kaj Okcidentaj Ship Insuloj, Deer Insulo, Round Insulo, kaj Cat Insulo.
La nordokcidenta resto de la ŝtato estas komponita de parto de la Misisipia Aluvia Ebenaĵo, alinome la Misisipa Delto. La Misisipia aluvia ebenaĵo estas mallarĝa en la sudo kaj larĝigas norde de Viksburgo. La regiono havas fruktodonan teron, parte komponita de ŝlimo el akvo de la rivero Misisipo.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Misisipio dividiĝas al 82 kantonoj.
Setlejoj
[redakti | redakti fonton]- Vicksburg en la kantono Warren havis populacion en 2020 de 21 573 loĝantoj.
- Moss Point estas la laŭ nombro de loĝantoj granda urbo en la subŝtato Misisipo. Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivas 13 687 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Misisipio estis parto de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. En la frua parto de la 20-a jarcento, ĝi havis tre striktajn ras-leĝojn kiuj forpelis preskaŭ duonmilionon da homoj el la ŝtato. Ankaŭ mankis al ĝi urbaj centroj por allogi eksterŝtatajn firmaojn. Pri ras-rilatoj, edukado kaj industrio, la ŝtato multe progresas.
En Tupelo (Misisipio) naskiĝis Elvis Presley, kio alportis famon kaj turisman allogecon tien kaj al la tuta ŝtato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Misisipio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 701. En la kesto sube dekstre vidu ankaŭ ligilon al
Reta Vortaro.
- ↑ Samkiel en tre multaj pliaj vortaroj, ankaŭ en la Poŝatlaso de la mondo de 1971, la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, la rivero estas Misisipo kaj la teritorio Misisipio - ekzemple en la tre detala du-paĝa mapo 34.
- ↑ Tamen en unuopaj kazoj, malsame al la ĝenerala lingvouzo, la teritorio Misisipio en esperantaj tekstoj ankaŭ nomatas Misisipo, ekzemple jen en la ofte polemike diskutata listo "Landoj kaj lingvoj de la mondo" de B. Wennergren
- ↑ "Aquaculture: Catfish" Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine ("akvokulturo: katfiŝo"), Misisipia Ŝtata Universitato
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||


