Miskita Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Miskita Marbordo (ruĝe)

La nomo Miskita Marbordo (laŭ la indiĝena etno de miskitoj, hispane tamen Costa de los Mosquitos = marbordo de la moskitoj) aparte en la kolonia epoko estis nomo por la karibia marbordo de Nikaragvo, kiu kiel Belizo grandparte estis kontrolita fare de al armeo de la Reĝlando Anglio kaj poste Reĝlando Britio. Principe ĝin postulis ankaŭ la vicreĝlando de Peruo kaj pli poste la vicreĝlando de Nova Granado de la Hispana Reĝlando, sed la hispanoj post 1655 ne plu fakte havis kontrolon de la teritorio.

Historio

Historie plej grava loĝloko estis pirata setlejo kaj pli posta havena urbo ĉe la karibia marbordo, kiu en 1601 laŭ la nederlanda pirato Bleeveldt respektive Blaauwveldt ricevis la nomon Bluefields. Kiel plej granda setlejo de la miskita marbordo kun bona marhaveno ĝi servis kiel regiona ĉefurbo.

En 1604 de Peruo hispanaj konkeristoj atakis la nordon kaj orienton de Nikaragvo. La marbordo do iĝis parto de la hispana vicreĝlando de Peruo. La unuaj anglaj setlistoj en 1630 ekvivis ĉe la Miskita Marbordo. Ili estis reprezentantoj de anglia komerca kompanio kaj havis pacajn rilatojn al la lokaj indianoj.

Inter la jaroj 1655 kaj 1850 la Reĝlando Britio postulis protektan statuson por la marbordo. La brita gubernisestro de Jamaiko en 1687 kronigis la unuan miskitan reĝon. La britoj tamen ne establigis centrajn koloniajn strukturojn. La miskitaj vilaĝaj komunumoj restis sendependaj, la miskitoj ne estis forportitaj, kaj dumtempe la miskitoj ricevis pagojn de aliaj indiĝanaj grupiĝoj inter la jukatana duoninsulo kaj Panamo. Ekde la jaro 1740 la brita flago estis la flago de la urbo Bluefields.

La hispana vicreĝlando de Peruo kaj ekde 1739 la disbranĉiĝinta vicreĝlando de Nova Granado postulis posedon de la marbordo, kaj tiujn postulojn poste transprenis la dendependiĝintaj hispanlingvaj respublikoj de Centra Ameriko, sed ankaŭ Usono postulis posedon de la regiono. En traktato de 1850 kaj Britio kaj Usono interkonsentis ne koloniigi aŭ okupi parton de Centra Ameriko, kaj reciproke interkonsentis ke neniu krom tiuj du ŝtatoj havus rajton pri konstruo de kanalo inter la Atlantika kaj Pacifika Ocenaoj tra Centra Ameriko. En 1859 la Reĝlando Britio transdonis sian protektan statuson de la marbordo al la ŝtato Honduro. La loka loĝantaro forte protestis kontraŭ tiu ŝanĝiĝo. La 28-an de januaro 1860 Nikaragvo kaj Britio interkonsentis ke la marbordo estonte apartenu al Nikaragvo kaj ke la miskitoj havu internan aŭtonomecon. Tiun aŭtonomecon ene de la Nikaragva Respubliko en 1881 konfirmis arbitracia decido de la neŭtrala imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio-Hungario. Komerco kaj mineja ekspluatado de la lokaj mineraloj apartenu al miskita registaro. Usonaj firmaoj en 1882 komencis ĉe la miskita marbordo starigi grandajn plantejojn de bananoj. Ĝis la fino de la jarcento la firmaoj sukcesis kontroligi preskaŭ la kompletan komercon de la regiono.

Post 14 jaroj da plena aŭtonomio la statuso estis forigita pere de la tiutempa prezidanto, generalo José Santos Zelaya. Per "dekreto pri la reintegrigo" de la Miskita Marbordo al Nikaragvo li en 1894 armee okupigis la regionon. La aŭtonoma Miskita Marbordo iĝis la Nikaragva departemento Zelaya. Intertempe la aŭtonomeca statuso restariĝis. En la teritorio de la Miskita Marbordo nun ekzistas la aŭtonomaj regionoj Región Autónoma del Atlántico Norte kaj Región Autónoma del Atlántico Sur.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke hispanlingva artikolo La Nación Moskitia pri la miskitoj