Miskompreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miskompreno laŭ la ĝenerala lingvouzo, difinite ekzemple laŭ la Reta Vortaro, estas "malbona kompreno aŭ eraro pri la senco de vorto aŭ ago". Laŭ la lingvaĵo de socia psikologio temas pri "diferenco inter tio kion komunika sendinto celis kaj tio kion komprenas la adresato".

La vorto do signifas "nur partan nekomprenon" kaj kontrastas al malkompreno, la kompleta nekompreno. La afikso mis- en tiu senco uzatas ankaŭ en ĝermanaj lingvoj - ekzemple germane Missverständnisangle misunderstanding - dum en romanaj lingvoj ofte uzatas la afikso mal-, kiel ekzemple en la franca traduko malentendu (do "la malbone aŭdita"), ekzemple en la teatraĵo Le Malentendu de Albert Camus. Oni do aparte en tradukoj el romanaj lingvoj al Esperanto atentu pri la diferenco inter mis- kaj mal- en la internacia lingvo.

Miskomprenoj estas grava trajto por la disvolvigo de kelkaj literaturaj ĝenroj, kiel ekzemple por vodevilo kaj en kultaj usonaj komedioj de Holivudo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]