Majsura reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Misora reĝlando (kanare ಮೈಸೂರು ಸಂಸ್ಥಾನ maisūru saṃsthāna) (1399–1947) estis reĝlando en suda Barato, tradicie oni kredas ke ĝi estis fondata en 1399 en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Misoro. La reĝlando, kiu estis regata de la familio Wodeyar, komenci servis kiel vasala ŝtato de la Viĝajanagara imperio. Post la malfortiĝo de ĉi lasta imperio (ĉ. 1565), la reĝlando iĝis sendependa. La 17-a jarcento vidis ekspansion de la misora teritorio, kaj sub Kanthirava Narasaraja la 1-a kaj Ĉika Devaraja, la reĝlando aneksis grandan parton de nuna Karnatako kaj de Tamil Nadu pro kio ĝi iĝis potenca ŝtato en la Dekkana Altebenaĵo.

Vidu ankaŭ