Mister Sandman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mister Sandman (pseŭdonimo)
Persona informo
Aliaj nomoj MrSandman
Lingvoj hispanaEsperantoangla
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mister Sandman (esperante Sinjoro Sandman, Sinjoro Sablulo; mallongigita ankaŭ kiel MrSandman) estas pseŭdonimo de hispana programisto, kiu en 1996 fondis la internacian grupon de verkistoj de komputilaj virusoj kaj vermoj, kiu nomiĝis 29A (por detaloj vidu la apartan artikolon pri la grupo). Lia pseŭdonimo verŝajne devenas de la nomo de fama anglalingva kanto Mister Sandman, kiun verkis Pat Ballard kaj aperigis ĝin en 1954. Mister Sandman estas aŭtoro de pluraj komputilaj virusoj, kiujn li verkis precipe kadre de la grupo 29A. Inter liaj verkoj troviĝas ankaŭ la viruso Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]