Mita teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La mita teologio (theologica mythica) estas unu el la tri branĉoj estigitaj de la romia esploristo Marko Terencio Varono (116-27 a.K.) en la perdita verko Antiquitates rerum humanarum et divinarum. La aliaj du estis politika teologio (theologia civilis) kaj natura teologio (theologia naturalis).

La mita teologio estas praktikata de la poetoj, surbaze de la rakontoj kiuj, laŭ la difino de Aristotelo, la mitoj rilatigas al la diaj aferoj.

La teologoj de la politika kaj civila teologio estas personoj, kiuj sin demandas kiel la dioj sintenas rilate la ĉiutagan vivon kaj la Ŝtaton (vidu ĉe imperia kulto). La teologoj de la natura teologio estas la filozofoj, kiuj esploras la naturon de la dioj.

La "mita teologio" distingiĝas el la Mistika teologio de Dionizio la Areopagano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shanks A., In Defence of “Mythical Theology”, Cultural Values, Volume 3, Number 2, April 1999, 244-249.
  • W. Geerlings, Die "theologia mythica" des M. Terentius Varro (1990), ISBN 3-922031-88-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shanks A., In Defence of “Mythical Theology”, Cultural Values, Volume 3, Number 2, April 1999, 244-249.
  • W. Geerlings, Die "theologia mythica" des M. Terentius Varro (1990), ISBN 3-922031-88-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]