Mithankot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mithankot (en urdua مِٹهن كوٹ, kaj ankaŭ Mithancot, Mithankote, Kotmithan, Kotmithan Sharif, Kot Mithan kaj en Esperanto Mitankoto) estas urbo en suda Panĝabo, Pakistano. Mithankot situantas ĉe la dekstra (okcidenta) bordo de la Induso, nur je mallonga distanco rivermalsuprenstre el ties kuniĝo kun la rivero Panjnad. La klimato estas arida kaj dezerteca, kun averaĝa ĉiujara precipitaĵo de nur 4 coloj (100mm). Ĝi estas tro varma somere kaj tre malvarma vintre. La kultivado de tritiko, sukerkano, kotono kaj rizo eblas pro irigacio tra kanaloj el Induso.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RAHMAN, Mushtaqur; Iowa State University. Research Foundation. (1981) Agrarian egalitarianism: land tenures and land reforms in South Asia. Kendall/Hunt.

28°57′N 70°22′E  /  28.95°N, 70.367°O / 28.95; 70.367 (Mithankot) (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]