Mitja Ribičič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitja Ribičič
Persona informo
Aliaj nomoj Ciril
Naskiĝo 19-an de majo 1919 (1919-05-19)
en Triesto
Morto 28-an de novembro 2013 (2013-11-28) (94-jaraĝa)
en Ljubljano
Tombo Žale Central Cemetery
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Reĝlando ItalioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Federal People's Republic of Yugoslavia • Socialisma federacia respubliko JugoslavioSlovenio
Alma mater Universitato de Ljubljano
Familio
Patro Josip Ribičič
Patrino Roža Ribičič
Frat(in)o Marinka Ribičič
Infano Ciril Ribičič
Okupo
Okupo politika komisaropolitikistopartizano
vdr
La politikisto (ĉ.1969)

Mitja Ribičič (naskiĝinta la 19-an de majo 1919 en Trieste, mortinta la 28-an de novembro 2013 en Ljubljana)[1] estis jugoslava politikisto komunista. Post la disfalo de la ŝtato li vivis en Slovenio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mitja Ribičič naskiĝis en 1919 kiel filo de la porjunulara verkisto Josip Ribičič.

En 1941 li membriĝis al la Komunista Partio de Jugoslavio kaj baldaŭ poste al la Liberiga fronto de la popolo slovena. Kune kun Ivan Maček li estis ties estro. En tiu ĉi rango li responsis, kune kun Bojan Polak ankaŭ por la starigo de koncentrejoj por t.n. Domobranci, kontraŭuloj politikaj kaj sloveniaj germanoj (ekz. la internigejoj de Teharje kaj de Sterntal apud Ptuj[2]).

La 18-an de majo 1969 transprenis li la oficon de Mika Špiljak kaj iĝis prezidanto de la Federacia ekzekutiva konsilio de Jugoslavio. Li deĵoris tiufunkcie du jarojn ĝis la ofictranspreno fare de Džemal Bijedić.

Poste li estis (de junio 1982 ĝis junio 1983) sekvanto de Dušan Dragosavac kiel prezidanto de la Prezidio de la Komunista partio de Jugoslavio.

Akuzoj[redakti | redakti fonton]

Post pli ol 11 jaroj da juĝesplorado la slovena prokuroreco akuzis lin en majo 2005 pri genocido. Oni kulpigis al li la masakron de 234 uloj suspektitaj pri kunlaboro ŝtatperfidula kun la nazioj. Finfine la pruvoj kulpigantaj taksitis ne esti sufiĉaj; la riproĉoj ne plu esploritis kaj la jura persekutito ĉesis[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Umrl je Mitja Ribičič. RTV Slovenija, 28.11.2013.
  2. Milko Mikola: Dokumenti in pričevanja o povojnih koncentracijskih taboriščih v Sloveniji: koncentracijska taborišča Strnišče, Hrastovec, Brestrnica in Filovci. Ljubljana, Ministrstvo za pravosodje Republike Slovenije - dokumentada serio, 2006 ĝis 2008. Recenzo en la taggazeto Delo de la 24-a de oktrobro 2007
  3. Jelka Mrak Dolinar: Brazde mojega življenja, Ljubljana 2009