Saltu al enhavo

Mitoĥondria DNA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mitoĥondria DNA (aŭ Mitokondria DNA, mtDNA kaj mDNA) estas la DNA situanta en la mitokondriaj organetoj en eŭkariota ĉelo, kiu konvertas kemian energion el nutraĵoj en adenozinan trifosfaton (ATP). Mitokondria DNA estas malgranda parto de la DNA enhavita en eŭkariota ĉelo; plejparto de la DNA troviĝas en la ĉelkerno, kaj, en plantoj kaj algoj, la DNA ankaŭ troviĝas en plastidoj, kiel ekzemple kloroplastoj. Mitokondria DNA respondecas pri la kodado de 13 esencaj subunuoj de la kompleksa sistemo oksidativa fosforiliga (OXPHOS), kiu ludas rolon en la ĉela energikonverto.