Mitt Romney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitt Romney

Willard Mitt ROMNEY ([ˈɹɑːmnɪ], naskiĝinta la 12-an de marto 1947 en Detrojto, Miĉigano) estas usona politikisto de la Respublikana Partio. Inter la jaroj 2002 kaj 2006 li estis la gvidanto (iom malprecize nomata guberniestro) de la usona ŝtato Masaĉuseco. Li estis inter la kandidatoj de la Respublikana Partio en la usona prezidanta elekto de 2008, sed fine ene de la partio cedis la gvidan kandidatan postenon al John McCain. Rilate al la usona prezidanta elekto de 2012, la 12-a de januaro 2012 li venkis en la unua primara baloto de la Respublikana Partio en Nov-Hampŝiro.

Pluraj el liaj ĝisnunaj decidoj estis vigle diskutataj en Usono: Ekzemple li en novembro 2004 provis neniigi la decidon de la supera kortumo de Masaĉuseco pri samseksemaj geedzecosimilaj partnerecoj per provo ŝanĝi la ŝtatan konstitucion kiu limigus la staton de geedzeco al por viro kaj virino. En decembro 2004 li deklaris batali pri reenkonduko de la mortopuno en Masaĉuseco. La leĝopropono, kiu antaŭvidis la mortopunon por terorismo, amasmurdo kaj murdo de policistoj, estis prezentita al la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj la 28-an de aprilo 2005, sed estis malakceptita per 99 voĉoj kontraŭ 55. Krome li esprimis sian vetoon kontraŭ esplorado de praĉeloj, sed ankaŭ tiukaze la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj klare voĉdonis kontraŭ lia decido.