Oberpullendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mittelpullendorf)
Oberpullendorf
la loka kirko de la parto Mittelpullendorf
la loka kirko de la parto Mittelpullendorf
la loka kirko de la parto Mittelpullendorf
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 188  (2018) [+]
Loĝdenso 252 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 30′ N, 16° 31′ O (mapo)47.516.516666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 16° 31′ O (mapo) [+]
Alto 243 m [+]
Areo 12,65 km² (1 265 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oberpullendorf (Aŭstrio)
Oberpullendorf (Aŭstrio)
DEC
Oberpullendorf
Oberpullendorf
Situo de Oberpullendorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oberpullendorf [+]
vdr

Oberpullendorf, hungare Felsőpulya, kroate Gornja Pulja estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 188 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Oberpullendorf situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Oberwart-Eisenstadt, Kőszeg estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko dum la pratempoj estis minejo de fero. La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895. Tiu regiono ne estis konvena por la nomadoj, sed ĝi estis grava limgarda zono. La loĝantoj pro la limgardado ricevis nobelecon. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1225 latine Pule maioris et minoris (longe estis du ĝemelkomunumoj supra kaj suba) kaj hungare en 1378 en formo Felpula. La komunumo ne suferis de tataroj kaj turkoj, tial la loĝantaro restis hungara. Dum la historio alvenis malmulte da kroatoj kaj aŭstroj. En 1910 la komunumo havis 868 da loĝantoj (800 da hungaroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya. Depost 1920 la regiono aldoniĝis al Aŭstrio. Dum la faŝisma erao inter 1938-1945 la hungareco suferis multe, ili ne rajtis uzi la lingvon kaj kulturon.

Ambaŭ ĝemelkomunumoj en 1958 unuiĝis, ricevinta la urborajton en 1975. En 2001 estis 2793 da loĝantoj, 1860 da aŭstroj, 603 da hungaroj, 232 da kroatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Felsőpulya mortis hungara pentristo Sándor Kozina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]