Mitzi's Abortion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitzi's Abortion
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Mitzi's Abortion ("Aborto de Mitzi") estas anglalingva teatraĵo verkita de Elizabeth Heffron, usona verkistino loĝanta apud Seatlo. Ĝi debutis en la somero de 2006 ĉe A Contemporary Theatre en Seatlo. En ĝi Esperanto iom rimarkinde rolas, eĉ du kantojn rolantoj kantas en la internacia lingvo. La komploto temas pri la sekvoj de decido far Mitzi, laŭ la konsilo de sia kuracisto, malfrue en la gravedo abortigi sian feton pro tio, ke ĝi havas anencefalion. Unu rolo estas s-ta Tomaso de Akvino, kiu argumentas (kontraŭ postaj katolikaj nocioj) por la teorio, ke la feto homiĝas (akiras homan animon) nur tiam, kiam ĝi senteble ekmoviĝas en la utero. Rolas ankaŭ Malzorga Maria (Reckless Mary), la spirito de brulmortigita skota akuŝistino el la 17-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Paĝo ĉe la retejo de la Teatro ACT Arkivigite je 2006-05-08 per la retarkivo Wayback Machine (havas ligilojn al multaj recenzoj; anglalingva)