Saltu al enhavo

Mijakeŝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miyake-jima)
Mijakeŝimo
vulkaninsulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco815 m T.P. [+]
Koordinatoj34° 5′ N, 139° 32′ O (mapo)34.08194139.52611Koordinatoj: 34° 5′ N, 139° 32′ O (mapo)
Plej alta punktoMount Oyama [+]
Akvokolektejo55,8 km² (5 580 ha) [+]
Areo55,8 km² (5 580 ha) [+]
Loĝantaro2 460 [+] (2019)

Mijakeŝimo (Japanio)
Mijakeŝimo (Japanio)
DEC
Map
Mijakeŝimo

Vikimedia Komunejo:  Miyakejima [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

Mijakeŝimo[1] (japane 三宅島, prononco [Mijake-Ŝima aŭ -Ĵima], laŭ Hepburn-transliterigo Miyake-jima) estas vulkana insulo de la insularo de Izu en la gubernio kaj urbego Tokio kaj en la distrikto Miyake de Japanio. La insulo estas parto de la nacia parko Fuji-Hakone-Izu. Administre, la insulo dependas de la vilaĝo de Miyake. Laŭ la stato de la censo 2019 en la urbo vivis 2 460 loĝantoj sur areo de 55,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km².

Mijakeŝimoa estas fama pro ĝiaj tradiciaj eventoj kun taiko - kamitsuki kiyari taiko. Ĝi estas ankaŭ privilegia vivejo por la merlo de Izu (akakokko en la japana), specio endemia malofta. La insulo havas flaŭron kaj faŭnon kaj estas escepte riĉa je pluraj raraj specioj de birdoj. La vivejoj estas vulkana kaj konstante sub minaco de homa aktiveco.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la tri insulonomoj "Oŝimo", "Niiŝimo" kaj "Mijakeŝimo" en la du-paĝa mapo 24. Ne estas eraro ke la finaĵoj -shima kaj -jima en la Hepburn-transliterigo ambaŭ reprezentiĝas en la esperantigo per sama vortero "-ŝimo", sed tiel simple estas la dokumentitaj esperantlingvaj nomoj. La insulo Toriŝima en la "poŝatlaso" de 1971 ne ricevis apartan nometikedon en la mapo kaj tial en Vikipedio ne aperas per o-finaĵo, krom se oni ankoraŭ trovos kaj ĉi tie notos fidindan ekstervikipedian referencon pri efektiva uzo de la teorie imagebla nomo "Toroŝimo".