Mizo (lingvo)
Mizo (Duhlian Twang, Dulien, Hualngo, Lukhai, Lusago, Lusai, Lusei, Luŝai, Luŝei, Sailau, Whelngo) estas la lingvo parolata de la Mizo-popolo en la barata subŝtato Mizoram, la mjanmaa subŝtato Ĉin kaj en la oriento de Bangladeŝo. Mizo apartenas rilatas al la kuki-ĉin-lingvoj de la tibeta-birmana subfamilio de la ĉin-tibeta lingvaro.
La nombro da parolantoj estas proksimume 843,000 homoj, el kiuj 831,000 en Barato (2011 censo)[1]
La lingvo havas dialektojn.
Skribo
[redakti | redakti fonton]Kristanaj misiistoj evoluigis skribon por la lingvo bazita sur la latina alfabeto (a, aw, b, ch, d, e, f, g, ng, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, ṭ, u, v, z, ʔ). Poste, kelkaj ŝanĝoj estis faritaj: la simbolo ^ estis aldonita por indiki longan tonon (â, ê, î, ô, û), kiu tamen ne sufiĉas por indiki ĉiujn tonajn variaĵojn. Gazetoj kaj revuoj publikigitaj en Mizoramo ankaŭ uzas diakritajn signojn por indiki la finon de longa tono en altaj kaj malaltaj tonoj (á, à, ä, é, è, ë, í, ì, ï, ó, ò, ú, ù, ü).
Estas 8 tonoj en la lingvo:
- Longa alta tono - páng.
- Longa malalta tono - pàng.
- Pinta tono - pâng.
- La plej profunda tono estas päng.
- Mallonga leviĝanta tono - pǎng.
- Mallonga falanta tono - pȧng.
- Mallonga meza tono - pang.
- Mallonga malalta tono - pạng.
La latinan skribon kaj alfabetojn tre malkongruas kun la lingvo Mizo laŭ gramatikaj kaj tonaj variaĵoj[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Lingvo Mizo en Ethnologue. Arkivita el la originalo je 2015-06-27. Alirita la 24-an de marto 2013 .
- ↑ (en) Vaishali Dar, A picture & a 1000 words: Artists are increasingly using text in innovative ways to give new form to conventional visual art practices, Financial Express, la 27-an de februaro 2022.