Miĥail Gromov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Gromov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1899 (1899-02-23)
en Tver
Morto 22-an de januaro 1985 (1985-01-22) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Q16691456
Subskribo Miĥail Gromov
Okupo
Okupo piloto • testpiloto • universitata instruisto • ŝtatreprezentantooficiro • potenclevisto
vdr

Miĥail Miĥajloviĉ GROMOV (ruse Михаил Михайлович Громов) naskiĝis la 24-an de februaro 1899 en Tver, Rusia Imperio mortis la 22-an de januaro 1985 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio estis elstara soveta piloto kaj militestro, Heroo de Sovetunio, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio, generalo-kolonelo kaj profesoro pri aviado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Miĥail Konstantinoviĉ Gromov estis nobelo kaj servis kiel milita kuracisto. La patrino nomiĝis Lubov Ignatievna Andreeva kaj originis el ordinara kamparana familio. Do la mezaliancon ne benis parencaro de la novbakita edzo.

Pro militaj devoj de la patro la gefamilianoj ofte migris tra la lando. Jam infanaĝe Miĥail ŝatis modeli aviadilojn kaj revis pri flugado, tial li lernis en moskva metia lernejo kaj en 1916 ekstudis en Moskva Teknika Altlernejo. Miĥail havis prodan staturon, tre ŝatis sporti kaj eĉ estis rekordulo pri pezlevo inter moskvaj 17- jaraj samaĝuloj.

En 1917 oni lin rekrutigis al la rusa armeo, kiu tiam batalis en la Unua mondmilito. Post kurtaj kursoj pri aviado Gromov jam samjare unufojon memstare pilotis francan bombaviadilon Farman F.30 fabrikitan kaj modernigitan en Rusio.

Ekde 1918 Gromov militservis en la Ruĝa armeo. Post sukcesa fino de Moskva lernejo de aviadistoj li plue instruis en ĝi novajn studentojn. En 1919 - 1920 li batalis enfronte kontraŭ blankuloj dum la Rusia enlanda milito.

Poste li revenis al sia servo kiel piloto-fluginstruisto.

En junio de 1924 komenciĝis kariero de Gromov kiel testpiloto en apudmoskva aerodromo. Tie li testis kelkajkn novajn tipojn de sovetaj aviadiloj kaj provis flugi en ekstremaj kondiĉoj.

Distaj transflugadoj[redakti | redakti fonton]

Moskvo - Siberio - Ulaanbaataro (Mongolio) - Pekino (Ĉinio)[redakti | redakti fonton]

Ekde la 10-a de junio 1925 ĝis la 13-a de julio 1925 ĉefpiloto Miĥail Gromov kaj mekanikisto E. Radzeviĉ traflugis ĉi-distancon 6476 km dum 52 flughoroj

Moskvo - Eŭropo - Moskvo[redakti | redakti fonton]

Miĥail Gromov efektivigis per la aviadilo Tupolev ANT-3 eŭropan ringflugadon tra Moskvo-Königsberg-Berlino-Parizo-Romo-Vieno-Varsovio-Moskvo, kiu daŭris ekde la 31-a de aŭgusto 1926 ĝis la 2-a de septembro 1926 34 horojn kaj 15 minutojn. La distanco superis 7150 km kaj averaĝa rapideco estis 177 km/h.

La monda rekordo de plej dista flugdistanco[redakti | redakti fonton]

Dum la 10-a de septembro 1934 - la 13-a de septembro 1934 ŝipanaro de aviadilo Tupolev ANT-25 sub gvido de Miĥail Gromov okazigis transflugadon super Moskvo-Rjazan-Ĥarkovo- Dnepropetrovsk-Ĥarkovo sen alteriĝo, kiu daŭris 75 horojn kaj 2 minutojn. La flugdistanco estis 12411 km. Tiam ĝi estis la monda rekordo.

Pro ĝi en 1934 Gromov meritis plej altan rangon Heroo de Sovetunio kaj en 1939 li ricevis ĵus aperintan medalon Ora stelo de Heroo de Sovetunio kun la 8-a numero.

Transflugado al Usono[redakti | redakti fonton]

Ekde la 12-a de julio 1937 ĝis la 14-a de julio 1937 (ĉ. unu monaton post transflugado de Valerij Ĉkalov) ŝipanaro Gromov, Jumaŝev kaj Danilin per samtipa aviadilo Tupolev ANT-25 okazigis similan transflugadon distance de 10148 km Moskvo-Norda poluso-San Jacinto en Kalifornio, Usono dum 62 horoj kaj 17 minutoj.

Ĝi estis la monda rekordo registrita en Fédération Aéronautique Internationale, FAI (Internacia Federacio de Aeronaŭtiko) kiel la unua tia rekordo de USSR. Ĉiu ŝipano estis dekorita per medalo de Henry de La Vaulx fondinto de FAI.

La ŝipanaron akceptis en la Blanka Domo tiama prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt, kiu sincere gratulis ilin.

Gromov dum la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aŭguste - decembre de 1941 Gromov kiel ĉefa eksperto estis membro de la soveta delegacio, al kiu USSR registaro komisiis aĉeti plej potencajn bombaviadilojn Boeing В-17 «Flying fortress» en Usono. Sed la misio fiaskis pro necedemo de usonaj partneroj.

Poste Gromov okupis diversajn postenojn kiel militestro en la batalanta armeo enfronte.

En 1943-1944 Gromov komandis la Unuan Aerarmeon, en kiu kromalie batalis pilotoj de la franca Normandie-Niémen regimento. Tiam Gromov estis dekorita per la plej prestiĝa franca ordeno Honora Legio. Fine de la milito li iĝis generalo-kolonelo.

Ekde 1955 Gromov plu ne militservis kaj estis rezervisto.

La 22-an de januaro 1985 Miĥail Gromov mortis. Lin oni enterigis en la moskva Novodeviĉje tombejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino Nina Georgievna Gromova estis ĉampionino de USSR pri rajdado. Ĉi-sporton ankaŭ tre ŝatis ŝia edzo Miĥail.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Через всю жизнь (Tra la tuta vivo) 1986
  • О лётной профессии (Pri profesio de aviadisto) 1993
  • На земле и в небе (Sur la tero kaj en la ĉielo) 1999

Memoro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]