Hmongoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mjaŭoj)
Hmongoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Hmongaj infanoj en Sa Pa (Vjetnamio), 1993

La Hmongoj (hmonge: Hmoob) estas indiĝena popolo de Azio en arbaraj, montaj regionoj de Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando. En Ĉinio la hmongoj estas klasataj kiel mjaŭoj[1][2] (苗, Miáo), kio signifas «kruda rizo» - vorto priskribanta la nomadajn popolojn malmulte integritajn. La hmongoj memnomas sin «montaranoj».

La hmongoj loĝantaj en Laoso reprezentas la 7,4 % de la tuta laosa loĝantaro. Ili estas inter la 49 listigitaj etnoj agnoskitaj de la laosa registaro en 1989.

En la lastaj jardekoj, granda nombro da hmongo migris al Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Germanio, Japanio, Argentino kaj Francio (inkluzive de Gujano). La plej granda parto ankoraŭ loĝas en Sud-Orienta Azio: Ĉinio, Vjetnamio, Laoso, Tajlando kaj Mjanmaro.

Hmonga virino en Vietnamio
Hmonga virino en Vietnamio

La hmonga lingvo apartenas al la hmong-mjena lingvofamilio. Ĝi havas plurajn dialektojn sed ĉefaj estas la "verda hmonga" kaj la "blanka hmonga", parolataj en Laoso, Tajlando, Vjetnamio kaj Mjanmaro. En Vjetnamio ankaŭ ekzistas aliaj dialektoj: la "nigra hmonga" kaj la "florumita hmonga".

Hmongoj plejparte estas aŭ animistojkristanoj; kun tri preĝejoj en Vjetnamio.

Laŭ la loka hmonga kredo, la hmongoj ricevas tri animojn je la naskiĝo: la unua restas post la morto, la dua foriras al la transtomba mondo kaj la tria reenkarniĝas.

En Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Miaŭaj virinoj en vilaĝo en Junano

Mjaŭoj estas la kvina etna grupo inter la 56 naciecoj de Ĉinio. La censo de Ĉinio kalkulis ilin en 1989 je sep milionoj, kaj en 2000 je ĉ. naŭ milionoj. Ili vivas ĉefe en la arbaraj montaraj regionoj de suda Ĉinio. Ekster Ĉinio en Vjetnamio kaj Laoso, la popolo estas konata kiel hmongoj. Ili estas ordigitaj en Ĉinio al la mjaoj kiel ties subgrupo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Esperanta-Ĉina Vortaro", Pekino, 1986
  2. Yang Zhiqiang Lingva situacio de ĉinaj naciaj malplimultoj: ekzempla kazo de mjaŭoj Arkivigite je 2010-12-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]