Mjeŝko la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mjeŝko la 1-a
Duko de Pollando
Mjeŝko pentrita de Jan Matejko, 19-a jarcento
Mjeŝko pentrita de Jan Matejko, 19-a jarcento
Regado ĉ. 960–992
Antaŭulo Siemomysław
Sekvanto Boleslao la 1-a
Ceteraj titoloj pola princo
Persona informo
Naskiĝo
Morto 25-an de majo 992 (0992-05-25)
en Poznań
Tombo Katedralo de Poznano [#]
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro Siemomysł [#]
Gefratoj Czcibor [#]
Edzino Oda of Haldensleben • Dobrava [#]
Idoj Boleslao la 1-a • Sigrid la Fiera • Mieszko Mieszkowic • Świętopełk Mieszkowic • Lambert Mieszkowic • Vladivoj • Gunhilda • Świętosława [#]
Margrafo de la Norda Markio
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a

Mjeŝko la 1-a, pole Mieszko (naskiĝis 922-945, mortis la 25-an de majo 992) – princo de Pollando el la dinastio Piastoj reganta de ĉ. 960. Filo de Siemomysł, nepo de Lestek. Patro de Boleslao la 1-a kaj la filino Sigrid. Frato de Czcibor (latine Cidebur). Laŭ patrina parenceco avo de Knuto la Granda. Nepoj de Mjeŝko la 1-a lernis jam la grekan lingvon kaj la latinan en Krakovo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mjeŝko la 1-a estas unua historia reganto de polanoj (konjektata antikva tribo, antaŭuloj de la nunaj poloj), konsiderata fakta kreinto de la pola ŝtateco. Li daŭrigis politikon de sia patro kaj avo, kiuj kiel regantoj de pagana princlando troviĝanta sur la terenoj de la nuntempa Grandpolujo, pere de aliancoj kaj militforto subordigis al si Kujavion kaj verŝajne Orientan Pomerion kaj Mazovion. Dum pli granda periodo de sia regado li batalis pri Okcidenta Pomerio, okupante ĝin ĝis la rivero Odro. Dum siaj lastaj vivojaroj ekmilitis kun Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon.

Danke al kristanigo en 966 kaj edziĝo (en 965) kun Dobrava Mjeŝko enigis sian ŝtaton en la kulturon de okcidenta kristanismo. Krom konkerado grandan signifon por estonteco de la princlando estis internaj reformoj por plua konstruo kaj plibonigo de la ŝtato.

Konservitaj fontoj permesas aserti, ke Mjeŝko estis lerta politikisto, talenta militisto kaj karisma reganto. Li lertis en diplomatio ligante aliancojn unue kun Ĉeĥio, poste kun Svedio kaj Sankta Romia Imperio de Germana Nacio. En eksterlanda politiko gvidis sin antaŭ ĉio laŭ naciaj aferoj paktante eĉ kun siaj pli fruaj malamikoj. Al siaj filoj postlasis la ŝtaton kun pli alta pozicio en Eŭropo kaj almenaŭ duobligita teritorio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fontaj tekstoj

Literaturo

  • Jerzy Strzelczyk, Mieszko I (Mjeŝko la 1-a), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań, 2013, p. 232

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]