Mladen Oljaĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mladen Oljaĉa
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1926 (1926-10-10)
en Devetaci
Morto 10-an de januaro 1994 (1994-01-10) (67-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj bosna vd
Ŝtataneco Serbio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mladen OLJAĈA (naskiĝis la 10-an de oktobro 1926 en Devetaĉi en montaro Kozara; mortis la 10-an de januaro 1994 en Beogrado) estis bosnia-hercegovina novelisto kaj romanverkisto.

Li pasigis sian junaĝon en popolliberiga batalo, kiun li partoprenis de 1941 ĝis 1945. Li studadis ĉe filozofia fakultato en Beogrado. Li plenumis multajn respondecajn taskojn en soci-politikaj kaj kulturartaj organizaĵoj. Li vivis kaj laboris en Sarajevo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Filo, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 78–80. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.